Sieĝo de Mantovo (1796-1797)

Dum la Sieĝo de Mantovo, kiu daŭris el la 4a de Julio 1796 al la 2a de Februaro 1797 kun mallonga ekrompo, Franciaj fortoj sub la ĝenerala komando de Napoleono Bonaparte sieĝis kaj blokis grandan soldataron de Aŭstrianoj ĉe Mantovo dum multaj monatoj ĝis tiu kapitulacis. Tiu finfina kapitulaco, kune kun la fortaj perdoj okazigitaj dum kvar malsukcesaj klopodoj por liberigo, kondukis nerekte la Aŭstrianoj al peto por paco en 1797. La sieĝo okazis dum la Unua Koalicio-Milito, kiu siavice estas parto de la Francaj revoluciaj militoj. Mantovo, urbo en la regiono Lombardio de norda Italio, kuŝas ĉe la rivero Mincio.

Painting showing a group of officers watching a battle in the distance
Batalo de Castiglione, 5a de Aŭgusto 1796, dum la Sieĝo de Mantovo.

Priskribo redakti

Post elpeli la Aŭstrian armeon for de la nordokcidenta kaj nord-centra Italio, la Francoj atakis la fortikaĵon de Mantovo starte en la komenco de Junio 1796. Fine de Julio, nova Aŭstria komandanto, nome Dagobert Sigmund von Wurmser kondukis armeon por la liberigo de la soldataro de Josef Franz Canto d'Irlesel la nordo. Mantovo estis atingita kaj la Francoj estis devigitaj abandoni la sieĝon. Tamen, la Aŭstrianoj estis poste venkitaj en la bataloj de Lonato kaj Castiglione. Devigita retiriĝi, Wurmser refortigis la fortikaĵon pere de manĝo kaj novaj trupoj. Post retiriĝo norden al la rivero Adiĝo, Wurmser planis movi sian ĉefan armeon tra la montoj al Bassano tra la valo de la rivero Brenta. El tie li planis sendi duan liberigan klopodon de Mantovo el la nordoriento. Per tro kuraĝa manovro, Bonaparte detruis la kovran forton de Paul Davidovich kaj persekutis Wurmser al la Brenta valo. Venkinte la Aŭstrian armeon ĉe Bassano komence de Septembro, Bonaparte klopodis detrui Wurmser sed malsukcesis. Anstataŭe li persekutis la kernon de la Aŭstria armeo ĝis Mantovo. La soldataro tiam estis de 30 000 homoj, sed manko de ekstera helpo, malsanoj kaj malsatego komencis ruinigi la trupojn de Wurmser.

Nova komandanto József Alvinczi estris la trian klopodon liberigi Mantovon en Novembro. Dum Alvinczi marŝis el la nordoriento, la kolumno de Davidovich moviĝis el la nordo. Alvinczi venkis Bonaparte dufoje kaj venis ĝis la pordoj de Verono dum Davidovich detruvenkis sian francan opozicianton en la valo de la rivero Adiĝo. Kiel lasta klopodo, Bonaparte trapasis la riveron Adiĝo malantaŭ la maldekstra flanko de Alvinczi ĉe Arcole. Tiu batalo pluis dum tri tagoj sed la Francoj finfine venkis, devigante la Aŭstrianoj retiriĝi. Liberaj el Alvinczi, Bonaparte atakis Davidovich kaj devigis ankaŭ liajn trupojn retiriĝi. Por la kvara liberiga klopodo de Mantovo, Alvinczi antaŭeniris sian ĉefan armeon el la nordo dum sendis du pli malgrandajn kolumnojn minaci la Francojn el la nordoriento. La Francoj venkis la Aŭstrian ĉefan armeon ĉe Rivoli. Lasante du diviziojn por finigi Alvinczi, Bonaparte rapide translokiĝis suden kaj alvenis ĉe Mantovo akurate por detrui unu el la aliaj Aŭstriaj kolumnoj. Senespere de ekstera helpo, Wurmser kapitulacis Mantovon komence de Februaro.

Bataloj dum la sieĝo redakti

  • Batalo de Lonato, 3a–4a de Aŭgusto 1796
  • Batalo de Castiglione, 5a de Aŭgusto 1796
  • Batalo de Rovereto, 4a de Septembro 1796
  • Batalo de Bassano, 8a de Septembro 1796
  • Dua batalo de Bassano, 6a de Novembro 1796
  • Batalo de Calliano, 6a–7a de Novembro 1796
  • Batalo de Caldiero (1796), 12a de Novembro 1796
  • Batalo de Arcole, 15a–17a de Novembro 1796
  • Batalo de Rivoli, 14a–15a de Januaro 1797