La siklosigno () estas valuta simbolo uzata por la israela nova siklo (ILS), kiu estas la valuto de Israelo.

Siklosigno, simbolo de la nova israelo siklo

Israela nova siklo (1986–nun) redakti

La novan israelan siklon oni indikas hebree שקל חדש‎ (ŝekel ĥadaŝ, [ˈʃekel χaˈdaʃ]) aŭ per la akronimo hebree ש״ח‎ (ŝaĥ, [ˈʃaχ]). Oni anoncis oficiale la simbolon je la 22a de septembro 1985, kiam la unuaj novaj siklaj monbiletoj kaj moneroj eldoniĝis.[1] Oni kreis ĝin per kunmeti la du hebreajn literojn de la akronimo (la unua litero de ĉiu el la du vortoj, la hebrea skribiĝas dedekstre maldekstren): "ש" kaj "ח". Foje oni skribas la simbolon "₪" (Unicode 20AA) post la numero, foje oni skribas la akronimon ש״ח‎.

 

 
La israela simbolo de pagvojo enhavas la simbolon de siklo.

La siklosignon, kiel la dolarsignon ("$"), oni kutime metas maldekstre de la numero (t.e. "₪12,000" kaj ne "12,000₪"), sed pro tio ke la hebrea skribiĝas dedekstre maldekstren, ĝi efektive aperas post la numero. Ĝi aŭ ne apartas de la numero aŭ apartas per maldika spaceto.

Oni malofte manskribas la siklosignon.

Unikodo kaj enigo redakti

La simbolo havas la Unikodan kodpunkton U+20AA New Sheqel Sign (HTML ₪). Ĝi estas en Unikodo ekde junio 1993, versio 1.1.0.

Per la norma hebrea klavaro (SI 1452), oni tajpas ĝin per AltGr+A (La litero ש aperas sur la sama klavo en ordinara hebrea stato). Oni tamen ne vidas la siklosignon sur la plimulto da klavaroj vendataj en Israelo kaj malofte uziĝas dum ĉiutaga tajpado.

  • Kun sistemoj kun la hebrea klavaro, oni povas tajpi ĝin je Vindozo, Linukso, kaj Chrome OS per AltGr+4.
  • Kun malnovaj sistemoj de Unikso, oni povas tajpi ĝin per Ctrl+Shift+u, kaj poste tajpi la Unikodan kodpunkton 20aa kaj spacon aŭ enter.
  • Kun Mac OS X oni povas tajpi ĝin per Shift+7 kiam la sistemo uzas hebrean klavaran planon.

Malnova israela siklo (1980–1985) redakti

La malnova israela siklo, " ", uzata inter 1980 kaj 1985, havis malsaman simbolon, kiun oni oficiale anoncis je la 18a de marto 1980.[2] Ĝi estis la litero ש skribita kiel lulilo (t.e. rondigita kaj malfermanta supren). Antaŭ la enkonduko de la malnova siklo je 1980, la israela valuto ne havis specialan simbolon. Ĉi tiu simbolo aperis sur ĉekoj eldonitaj de israelaj bankoj inter 1980 kaj 1985.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Reshumot - Yalkut Pirsumin (Israela oficiala gazeto, kolekto de miksaj anoncoj), Kolekto No. 3254, 14 Tishrei 5746, 29a de Septembro 1986, p. 430, ISSN 0334-2980 (en hebrea).
  2. Reshumot - Yalkut Pirsumin (Israela oficiala gazeto, kolekto de miksaj anoncoj), Kolekto No. 2619, 27 Nisan 5740, 13a de Aprilo 1980, p. 1423, ISSN 0334-2980 (en hebrea).

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Shekel sign en la angla Vikipedio.