Simmerkopf
Simmerkopf en la mezmontaro Soonwald esta la plej alta altaĵo de la distrikto Rhein-Hunsrück kun alteco de 653 m super marnivelo. La monto situas sur la teritorio de la komunumo Riesweiler. La pinto estas komplete kovrata de piceoj. Sur la pinto troviĝas vojsigna kruco kaj ripozbenko. Pro la piceoj ne eblas rigardi de la pinto trans la mezmontaro Hunsrück.
Simmerkopf | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto | |||
Alteco | 653 m | ||
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Soonwald (Hunsrück) | ||
Geografia situo | 49° 56′ N, 7° 36′ O (mapo)49.93697.5951Koordinatoj: 49° 56′ N, 7° 36′ O (mapo) | ||
| |||
