Simon STEINER [ŝtajner] estis hungara, rumania hungara matematikisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 13-an de julio 1856 kaj mortis samloke en 1924.

Biografio redakti

Simon Steiner diplomitiĝis pri matematiko-fiziko en Universitato de Budapeŝto. Li instruis en ĉefgimnazio de Makó, poste en la ĉefrealgimnazio ĝis 1919 en Temeŝvaro, pli poste en la Juda Liceo de Temeŝvaro.

Volumoj redakti

  • A reciprok poláris kúpszeletek nevezetesebb tulajdonságai (Tv. 1884); Népszerű csillagászati értekezések (samloke 1893).

Fonto redakti