Simpata nerva sistemo

La simpata nerva sistemo estas parto de la aŭtonoma nerva sistemo, kiel la parasimpata nerva sistemo. Ĝi responsas pri multaj nekonsciaj procezoj de la korpo, kaj havas multajn efikojn sur organoj, kiuj estas resumataj per batali aŭ fuĝi, dum la parasimpata nerva sistemo, kiu ofte donas malajn rezultojn, estas resumata per ripozi kaj digesti.

La simpata nerva sistemo havas efikon sur multaj organoj
La nervozado de la simpata nerva sistemo

Funkcioj redakti

Organo Efiko
Okulo Pligrandigo de la pupilo
Koro Plirapidigo kaj plifortigo de kunpremoj
Pulmoj Plilarĝigo de bronketoj
Sangaj vaskuloj Plilarĝiĝo en skeletaj muskoloj (ĉe bestoj)[1]
Mallarĝiĝo en stomakintestaj organoj
Ŝvitoglandoj Pliigo de elkreado de ŝvito
Digesta vojo Malpliigo de peristalto
Renoj Pliigo de elkreado de renino
Peniso Malpliigo de sangpleniĝo
Spermodukto Pliigo de elkreado antaŭ ejakulo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Jänig, Wilfrid. (2006) The integrative action of the autonomic nervous system : neurobiology of homeostasis. Kembriĝo: UK, p. 132–135. ISBN 9780521845182.