En la helena mitologio, la Simplegadoj (Συμπληγάδες), ankaŭ konataj kiel Plagtoj, Kianeoj, Rokoj KoincidajCejanaj (aŭ Bluaj)[1] (romianoj nomis ilin Cyaneae Insulae = Cejanaj Insuloj), estis paro da rifoj, kiuj flosis kaj aleatore koliziis inter si. La Argonaŭtoj estis la unuaj, kiuj sukcesis superi tiun obstaklon, kvankam ili estus mortintaj se ili ne estus sekvintaj la konsilon de Fineo: Eŭfemo flugigis inter la ŝtonegoj kolombon, kiu perdis apenaŭ kelkajn plumojn de sia vosto. Tiam la Argonaŭtoj remis energie por sukcesi trapasi kaj en sia klopodado ili nur perdis parton de la ŝipa ornamaĵaro. Post tio, la Simplegadoj ĉesis moviĝi kaj de tiam ili firme staras senmove. Ofte tiujn ŝtonegojn oni konjekte geografie lokas en la Bosfora markolo.

Notoj redakti

  1. Biblioteca mitológica, p. 72. Alianza Editorial. 2004. ISBN 84-206-5808-1.