Sinagogo de Merano

La sinagogo en Merano, la dua plej granda urbo en la  itala provinco Sudtirolo, estis konstruita dum la jaroj 1900/01. La sinagogo troviĝas en Schiller-strato kaj estas protektita monumento.

Sinagogo en Merano

La sinagogo en novklasika  stilo estis konstruita laŭ la planoj de la arkitektoficejo  Musch & Lun. La  27-an de marto 1901 ĝi estis feste inaŭgurita. La festa prediko estis farita de  Aron Tänzer, kiu de 1905 ĝis 1907 fariĝos rabeno de la juda komunumo de Merano.  La konstruaĵo estis financiita de la fondaĵo Königswarter.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti