La Sinaloa korvo (Corvus sinaloae) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj indiĝena de okcidenta Meksiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sinaloa korvo
Sinaloa korvo
Sinaloa korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. sinaloae
Corvus sinaloae
(Davis, 1958)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas kaj laŭvide identa kaj samlonga (34-38 cm) kun la Tamaŭlipa korvo (Corvus imparatus) kun kiu ĝi estas tre proksime rilata escepte pro tio, ke la vosto estas iomete pli longa. Tiu havas la saman silkecan plumaron tre brilan kun nigraj beko, gamboj kaj piedoj.


Ili loĝas en la marborda regiono de Pacifiko el Sonora norde al Coloma sude kaj ĝi kovras multe pli grandan areon de teritorio ol sia orienta parenco. Ili loĝas marbordajn regionojn kie ili manĝas ĉe marbordo, duondezerto, malferma arbaro, riverbordoj kaj montetoj de ĝis 300 m aŭiom pli. Ĝi estas tre komuna ĉe marbordaj urboj kaj vilaĝoj.

Manĝon ili prenas el surgrunde kaj el arboj. Ĉe marbordo ili povas esti vidataj turnigantaj objektojn por trovi manĝaĵojn kaj ili manĝas ampleksan gamon de senvertebrulojn kiel etaj mariskoj, krabojn kaj insektojn. Ili manĝas ankaŭ fruktojn de multaj tipoj kaj ovojn kaj birdidojn se estas tia oportuno.

Ofte tiu birdo nestumas en dorna arbo aŭ alta kokosarbopalmarbo kie ties nesto estas simila al tiu de la Larĝbeka korvo kvankam iom pli malgranda.

La voĉo estas diferenca el tiu de la Tamaŭlipa korvo pro tio ke ĝi estas tre klara kaj estas priskribita kiel "ceŭ".

Alia specio, la Fiŝkorvo Corvus ossifragus el sudorienta marbordo de Sudorienta Usono ŝajne estas tre rilata al tiu specio kaj al la Tamaŭlipa korvo Corvus imparatus kaj la tri specioj povus esti konsiderataj kiel "superspecio".

Aliaj nomoj: Ili estis nomata ankaŭ kiel Meksika korvo (sed ankaŭ la Tamaŭlipa korvo).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti