Sinapo

(Alidirektita el Sinapis)

Sinapo (Sinapis) estas genro de plantoj, kiu botanike apartenas al la familio Brasikacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sinapo
Blanka sinapo Sinapis arvensis
Blanka sinapo Sinapis arvensis
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Sinapo Sinapis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En la kuirarto oni uzas semojn de la planto. Sinapo fajnigas ĉefe marinaĵojn, saŭcojn kaj mustardon. Sed por fabriki mustardon, oni uzas precipe aligenrajn speciojn Brassica nigra kaj Brassica juncea.

Sinapo estas proksima parenco de brasiko (Brassica). Sinapoj estas unu aŭ plurjaraj herboj kun flavaj odoraj floroj kaj kun silikvoj, unuope havantaj konusan aŭ pli malpli platan bekon.[1]

El la blanka sinapo (Sinapis alba) oni faras mustardon

Notoj kaj referencoj redakti

  1. NPIV 2005