Sindromo de Bálint
La sindromo de Bálint estas rara neŭrologa malsano. Ĝia malkovranto estis la hungara Rezső Bálint (kuracisto). Ĝia kialo estas lezio en la supera regiono de parietala lobo.
SimptomojRedakti
- Okulomotora apraksio: la rigardo ne estas orientebla konscie
- Optika ataksio: malpovo limtuŝi objektojn laŭ vidita bildo
- Simultana agnosio: malpovo rekoni du aŭ pli objektojn simultane, ankaŭ se ili estas en unu loko
LiteraturoRedakti
- Kolb, B., Whishaw, I. Q. Fundamentals of human neuropsychology. Worth Pub, 2008, 357.
- R. Bálint. Seelenlähmung des "Schauens", optische Ataxia, räumliche Störung der Aufmerksamkeit. Monatsschrift für Psychiatrie und Neurologie, 1909, 25: 51-81.