Rezső Bálint (kuracisto)

Rezső Bálint [reĵO bAlint], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Rezső estis hungara kuracisto, neŭrologo, kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis jékei, lia origina nomo estis ĝis 1892 (laŭ hungara sistemo kaj pli komplete) Bleyer Rudolf Jenő. Lia frato estis Zoltán Bálint (arkitekto)

Rezső Bálint
Persona informo
Naskonomo Bleyer Rudolf Jenő
Naskiĝo 22-an de oktobro 1874 (1874-10-22)
en Budapeŝto
Morto 23-an de majo 1929 (1929-05-23) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo kancero
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)oj Zoltán Bálint • Imre Bálint
Parencoj Károly Hieronymi
Okupo
Okupo neŭrologo • psikiatro • profesoro
vdr
Rezső Bálint

Rezső Bálint [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1874 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de majo 1929 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rezső Bálint devenis el juda familio, sed li katolikiĝis en 1892. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1897. Post siaj studoj li estis asistanto en la universitata kliniko pri internaj malsanoj. En 1914 li estis nomumita klinikestro. En la sekva jaro li edziĝis. Inter 1915 kaj 1917 li estis armea kuracisto kaj armea hospitalestro. En 1917 li akiris la instruan rangon publika ordinara profesoro. Li ricevis premiojn en 1913, 1926 kaj 1928.

Elektitaj roloj redakti

  • A cukorbetegségek és az insulin (1917) - kunverkinto
  • Diaetetikai vezérfonal (1924)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti