Sinfonia domestica

Sinfonia domestica (op. 53) estas simfonia poemo por granda orkestro de Richard Strauss. Strauss komponis ĝin en la jaroj 1902 kaj 1903 en Berlino, kie li laboris kiel prusa kortega kapelmajstro.

Sinfonia domestica
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Richard Strauss komence de la 20-a jarcento

Historio kaj komponado redakti

En 1898 Strauss fariĝis ĉefdirektisto de la Reĝa Kortega Opero je Berlino. Je ĉi tiu punkto la komponisto eksentis egan intereson pri siaj propraj vivcirkonstancoj kaj turnis sian atenton al siaj stato kaj persona historio. Kiam li komencis verki Sinfonia Domestica, li intencis fari ĝin daŭrigo de sia simfonia poemo Heroa vivo pri la sukcesa komponisto. Strauss diris pri tio: "Mia venonta tonpoeziaĵo reprezentos tagon en mia familia vivo. Ĝi estos parte poezia, parte humura – triobla fugo kunigos paĉjon, panjon kaj infaneton."

Simile al lia antaŭe komponita simfonia poemo Ein Heldenleben ĝi havas membiografiajn trajtojn kaj estas rapsodio pri lia familia vivo. Sur la partituro staras la omaĝo: Al mia kara edzino kaj al nia filo. Ĝi estas subdividita en kvar partojn: Allegro, Scherzo, Adagio, Finale, je kio regas tri temoj (la viro, la virino, la filo). La partoj estas atribuitaj al hejmaj situacioj: vigla vizito de la parencaro, rilato de la gepatroj al la filo, familia malakordo kaj kiel finalo la hejma paco.

Strauss finverkis la pecon en 1903 dum silvestro (31-a de decembro) de la jaro en Charlottenburg. La verko travivis sian unuan prezentadon la 31-an de marto 1904 en la novjorka Carnegie Hall kadre de Strauss-Festivalo direktate de la komponisto. Kvankam la unua prezentadon estis sukcesego, nuntempe oni prezentas ĉi tiun simfonian poemon – kompare kun aliaj – nur malofte. Sub direktado de la komponisto la Vienaj Filharmoniistoj surdiskigis la verkon.

Instrumentado redakti

La peco estas instrumentita per fluteto, 3 flutoj, 2 hobojoj, hobojo de amoro, angla korno, klarneto en D, 3 klarnetoj (1-a kaj 2-a en B♭, 3-a en A), basklarneto en B♭, 4 fagotoj, kontrafagoto, 4 saksofonoj (soprano en C, aldo en F, baritono en F, baso en C), 8 korno en F, 4 trumpetoj en F and C, 3 trombonoj, tubjo, timpanoj, tamo, bastamburo, triangulo, cimbaloj, cimbalaro, tamburino, kampaneto, 2 harpoj kaj arĉinstrumentoj.

Movimentoj redakti

La verko konsistas el kvin movimentoj; prezentado daŭras proksimume tri kvaronajn horojn. La movimentoj nomiĝas jene:

  • Bewegt [Vigle]
  • Scherzo (Munter) [ Skerco (vive)]
  • Wiegenlied –Mässig langsam [Lulkanto – modere malrapide]
  • Adagio – (Langsam) [Adaĝo – (malrapide)]
  • Finale (Sehr lebhaft) [Finalo (tre vigla)]

Literaturo redakti

  • Mathias Hansen (eldoninto): Richard Strauss. Die Sinfonischen Dichtungen (Taschenbuch) Bärenreiter 2003, ISBN 978-3-7618-1468-0