Sinikka Laisaari (naskiĝnomo Toikka, eksa Mönkäre, naskiĝinta 1947) estas finna politikisto de Finnlanda Socialdemokratia Partio. Ŝi estis membro de finna parlamento en 1987–1991 kaj 1995–2006, ministro pri socialaj aferoj kaj sano en 1995–1999, ministro pri laboro en 1999–2000 kaj denove 2003–2005, ministro pri komerco kaj industrio en 2000–2003 kaj ĉefdirektoro de monludentrepreno RAY en 2006–2012. Ŝi estas la plej longtempa virina ministro de Finnlando.

Sinikka Laisaari
Persona informo
Naskonomo Taru Sinikka Toikka
Naskiĝo 6-an de marto 1947 (1947-03-06) (77-jaraĝa)
en Sippola
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikistokuracisto
vdr