Siu yeh

(Alidirektita el Siuĝeho)

Siu yeh (en ĉina: 宵夜 / 消夜; en pinjino: Xiāoyè), konata ankaŭ kiel yexiao (夜宵; pinjine: yèxiāo), estas malfrua noktomanĝo en la kuirarto de Kantono, Fuĝjano, Hongkongo,[1] Tajvano, kaj aliaj partoj de suda kontinenta Ĉinio. Ĝi okazas post vespermanĝo, kaj estas simila al malfrua vespermanĝo. Ties horaro povas gami el ĉirkaŭ 9pm antaŭen ĝis 4am, kio estus frumatena ĝumĉa (temanĝo). Siuĝeho taŭgas por laboristoj kun malfruaj laborvicoj kaj aliaj deĵorantoj kiuj devas esti aktive ĝis malfrue.[2]

Popola vendejo de manĝeroj por Siuĝeho.

Notoj redakti

  1. Liao, Christina. "Hong Kong Takes Its Late-Night Snacks Seriously". Vogue. Alirita en 2020-04-16.
  2. Treleaven, Sarah. "Hong Kong's secret night meal". www.bbc.com. Alirita en 2020-04-16.