Skabo estas plantmalsano kaŭzata de iuj bakterioj kaj fungoj, karakterizata de makuleca formiĝo de raspe malglata, ofte dikiĝinta, skvamece krevetanta, pli-malpli sekputrinta suptaĵo de fruktoj radikoj, folio. i.a…NPIV

pomskabo (Venturia inaequalis)

Skabo de diversaj kulturplantoj redakti

 
pirskabo (Venturia pyrina)

Jenaj skaboj havas specialan signifon:[1]:

NPIV listigas ankoraŭ jenaj plantoj kun skabo:

  • terpomskabo ĉe terpomo kaŭzita de streptomicetoj
  • „ cerealskabo“, kaŭzita de „Gibberella zeae“
  • „celeriskabo“, kaŭzita de „ Phoma apicola“
  • „ pulvoraskabo“ de terpomo“, kaŭzita de „Spongospora subterranea“

Disvastigo kaj kontraŭbatalo redakti

La Venturia fungo travintumas sur la falintaj folioj kiel askosporoj (vintraj sporoj), kiuj estas disvastigitaj per pluveroj. Ili infektas la foliojn kaj la fruktojn post sufiĉe longaj pluvperiodoj, traigante nur la kutiklon. La maksimumo de la spordisvastigo koincidas kun la florado de la fruktarboj. En la somero ĉe la infektitaj lokoj kreskas konidioj (somersporoj).

La kunrastado de la falinta foliaro kaj la kompostado en la ĝardeno bremsas troan disvastigon. Ĉe pli grandaj plantejoj necesas kontraŭbatalado per taŭgaj fungicido post la anonco de la plantprotekta servo, skaboprognozo. Taŭga biologa fungicido estas la bakterio Bacillus subtilis, trunko QST 713.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Schorferkrankungen. (PDF; 263 kB) DEGA, 35/2004.
  2. Adalbert Griegel: Mein gesunder Obstgarten. Großer Krankheits- und Schädlingskalender. Griegel, 2001. S. 98.
  3. Horst Börner: Pflanzenkrankheiten und Pflanzenschutz. 8. Auflage. Springer, Heidelberg u. a. 2009, ISBN 3-540-49067-1. S. 442.

Eksteraj ligiloj redakti