La skaraba amuletoskarabeo estis egipta amuleto pri vivo kaj potenco, skaraboforma, kiu reprezentis la naskiĝantan sunon kaj estis simbolo de la resurekto en la egipta mitologio. Dum la vivo ĝi protektis kontraŭ la malbono, videbla aŭ nevidebla, donante ĉiutage forton kaj potencon. En lamorto, la portanto akiris la eblon resurekti kaj atingi la eternan vivon.

Skaraba amuleto kun la nomo de Tutmoso la 3-a.

La skarabo estis ligita al la dio Ĥepri, formo de Reo kiel naskiĝanta suno, kaj estis simbolo de la konstanta transformado de la ekzisto.

La skarabo estis asociita al Ĥepri, la dio asociita al la naskiĝanta suno. Antikve, oni kredis ke la skarabo estis nur virseksa kaj ke la reproduktado okazis elverŝante spermon en sterko-bulon. La supozata memreproduktado de la skarabo similigas ĝin al Ĥepri, la dio kiu kreis sin mem el la nenio. Aliflanke, la sterkobulo rulata de la skarabo similas al la suno.

La egiptoj kredis ke Ĥepri renovigis la sunon ĉiutage post ĝia malapero ĉe la horizonto, metante ĝin en subteran mondon, Duato, post la sunsubiro por renovigi ĝin por la sekva tago. Kelkaj reĝaj tomboj de la Nova Egipta Imperio montras trioblan bildon de la suno, kun la skarabo kiel simbolo de la matena suno. La astronomia plafono de la tombo de Ramseso la 6-a rakontas la "morton" ĉiunokte kaj la "renaskiĝo" de la suno ĉiumatene, estante glutata de Nut, diino de la ĉielo, kaj reapetante el ŝia utero kiel Ĥepri. La bildo de la skarabo asociita al ideoj pri transformiĝo kaj resurekto estas ĉieesta en la religia kaj funebra arto en Antikva Egiptio.

La skarabaj amuletoj estis tajlitaj sur pluraj materialoj: talko, bazalto, granito kaj noblaj ŝtonoj kiaj lazurito, ametisto, karneolo, kaj eĉ sur metaloj kiaj oro. La arkeologiaj elfosaĵoj en Egiptio malkovris bildojn pri skaraboj tajlitaj sur ostoj, eburo, ŝtono, fajenco egipta kaj noblaj metaloj, el la 6a dinastio ĝis la romia periodo.

Temas pri kutime malgrandaj skaraboj kun trueo por povi esti uzita en kolĉeno, kaj en la bazo ĝi havas enskribon aŭ kartuŝon. Ili estis precipe uzitaj kiel amuletoj, kaj en ilia reverso aperis bildoj aŭ tekstoj. Kelkaj havis la nomon d la posedanto kaj estis uzitaj kiel sigeloj, etendiĝinta uzo en la vin-amforoj, luksa varo. La faraonoj mendadis la fabrikadon de skaraboj kun la plej longaj enskriboj, kiel la memoriga skarabo de la geedziĝo de la reĝino Tij. Grandaj skulptaĵoj troveblas en la temploj de Tebo, en la Serapeum de Aleksandrio kaj en aliaj lokoj de Egiptio.

La argentina verkisto Manuel Mujica Láinez publikigis historian romanon El escarabajo (La skarabo, 1982), pri egipta ringo montranta skarabon kio estas rakontisto de la historioj de ĝiaj posedintoj ekde reĝino Nefertari ĝis nordamerika milionulino, tra unu el la murdintoj de Julio CezaroMikelanĝelo inter aliaj.