Skimtabulado estas akvosporto en kiu skimtabulo, tre simila al surfotabulo sed pli malgranda kaj sen suba(j) stabiligilo(j), kutimas gliti trans la surfacon de mara akvo proksime de la marborda plaĝo por renkonti envenantan rompiĝantan ondon, kaj rajdi ĝin reen al la marbordo. Ondorajdaj skimtabulantoj elfaras diversajn surfacajn kaj aermanovrojn, en diversaj stadioj de sia veturo. Male al surfado, skimtabulado komenciĝas sur la strando faligante la tabulon sur la malprofundan akvon de antaŭaj ondoj. Skimtabulantoj uzas sian impeton por trapasi al krevantaj ondoj, kiujn ili tiam kaptas reen en marbordon en maniero simila al surfado. Rezulte, la ondoj uzataj por skimtabulado kutime multe pli malaltas ol por surfado, kio signifas ke la sporto aplikeblas en pli da marbordaj lokoj, ĉar ne ĉie apud marbordoj ekzistas tre imponaj maraj ondoj taŭgaj por surfado.

skimtabulado en Capbreton, sudokcidenta Francio, apud la Atlantiko