En la antikva Romo, estis sklavemancipo, en latino manumissio, la procezo liberigi sklavon, pere de kio ĝi iĝis ekssklavo. Tiu estis ofta praktiko en Romio laŭlonge de ĝia historio. Sklavo, pro ŝato, plenumitaj favoroj, meritoj, personaj kvalitoj, bona volo de la posedanto, povis iĝi ekssklavo kaj eĉ akceptita kaj aligita en la altan romian socion, kiel okazis ĉe kelkaj imperiaj ekssklavoj, kiuj per la sistemo de socia promocio, same kiel pro siaj esceptaj riĉecoj aŭ kapabloj, atingis la pinton de la soica ŝtuparo eĉ plenumante politikajn postenojn pere de la apogo de la romia aristokrataro. Ple ofta ĉiuokaze estis ke oni plue konsideru ilin servistoj, sen forgesi iliajn pasintrecojn, kaj la plej granda parto de ekssklavoj simple nur supreniris po unu ŝtupon en la romia socia tavoligo, ekformante parton de la plebo pro kio ili devis vivteni sin per sia laboro, pro kio muktaj el ili plue laboris por siaj iamaj posedantoj, nun nomitaj patronoj.

La sukcesaj sklavoj povis akumuli sufiĉe da mono por aĉeti sian liberecon aŭ rekte esti liberigitaj pro plenumitaj servoj. La sklavemancipo (sklavliberigo) iĝis tiom ofta ke, en la 2-a jarcento, leĝo limigis la nombron de sklavoj kiujn posedanto rajtas liberigi.[1]

Liberigo redakti

Estis diversaj manieroj por atingi la manumissio (liberigon:

  1. manumissio per vindictam: sklavo kontestis, en konsento de sia mastro, al tiu lasta la laŭleĝan posedon antaŭ la juĝisto. Ĉi-kaze la mastro devis rekoni la liberon de "ne-sia" sklavo.
  2. manumissio censu: Praetor ordonis inskribi la sklavon en la listoj de la cenzoroj kiel roma civitano.
  3. manumissio testamento: liberigo pere de ago de fina volo, kiu liberigu la liberigonto el ĉiu devo avantaĥe de sia antaŭa mastro.

La ius praetorium, nome la pretora jurisprudenco, enkondukis novajn formojn de liberigo (manumissio), nome:

  1. manumissio inter amicos: mastra deklaro farita antaŭ amikaro pri sia volo liberigi la sklavon;
  2. manumissio per epistulam: letero per kiu la mastro komunikis al la sklavo sian intencon lin liberigi;
  3. manumissio per mensam: invito per kiu la mastro igas la sklavo kunmanĝanta sammanĝeje, kun la minifesta intenco lin liberigi. Oni ĉikaze devis legi formulon tiutipan: "Stichuus servus meus liber esto" (Stiko mia servo estu libera!”

Notoj redakti

  1. Bradley, Keith (1994). Slavery and Society at Rome. Cambridge University Press., paĝo 10