Skocio (de la latina scotia kaj tiu de la antikva greka σκοτία, malhelo) estas konkava modluro, komponita de du kurboj de diferenca radiuso, el kiuj normale la malsupra arko estas pli malgranda.

Skocio en la bazo de Ionika kolono de la Propileo de la Akropolo de Ateno, nome la konkava modluro, dua cirkla, kalkulante el malsupre.

Laŭ Francisko Azorín skocio estas Konkava madluro, kies profilo estas duonelipsa.[1] Li indikas etimologion el la greka skotia, el skotos (ombro), kaj de tie la latina scotia.[2] En apuda bildo Azorín montras la skocion sur la surastragala listelo kaj sub la surskocia listelo en la bazo de kolono.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 186.
  2. Azorín, samloke.