La skolta saluto estas la maniero de salutado kiun uzas membroj de la skolta movado.

La skolta saluto.
Statuo de la skolta saluto en Großarl Aŭstrio.

La gesto konsistas el per la dekstra mano tuŝi la etfingron per la dikfingro, aliaj fingroj rekte supren, kaj sekve meti la montrofingron kontraŭ la dekstra brovo.

Kiam skolto ankoraŭ ne instaliĝis li aŭ ŝi rajtas apliki duonsaluton: la diferenco kun plena saluto estas ke oni ne tuŝas la brovon sed tenas la manon rekte supren. Ĉe la lupetoj (skoltetoj inter la aĝo de 7 kaj 11) oni levas du fingrojn anstataŭ tri.

Oni salutas dum la hisado kaj malhisado de la flago aŭ dum la instalado de novaj membroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti