La Skvamortalo, Skvameca ortaloSkvameca ĉaĉalako (Ortalis squamata) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvamortalo
Skvamortalo
Skvamortalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Ortalis
Specio: O. araucuan
Ortalis araucuan
(Lesson, 1829)
Konserva statuso
Ne agnoskita (IUCN3.1)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝantas en arbaroj de sudorienta Brazilo. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Punktortalo, sed laŭ studoj pri diferencoj kaj voĉaj kaj morfologiaj krom konsideroj pri biogeografio, ene de la genro (el kiu oni postulis, ke ĉiuj membroj povus esti konsiderataj ununura superspecio),[1] oni agnoskis ĝian specian karakteron.

Taksonomio kaj distribuado

redakti

Tiu specio estis priskribita en 1829 fare de la botanikisto kaj naturalisto franca René Primevère Lesson. Ĝi loĝas en sudorienta Brazilo al la subŝtato Suda Rio-Grando. Laŭ Nores la specio eble troviĝas ankaŭ en nordorienta Urugvajo,[2] sed tio ne estis citita en publikaĵo pri la birdaro de la lando.[3][4][5] Krome oni registris ĝin ankaŭ en la provinco Misiones, en nordorienta Argentino,[6][7] kvankam tio estis konsiderita malmulte probabla fare de Juan Carlos Chébez.[2]

Dum la 20a jarcento ĝi estis konsiderata de multaj fakuloj kiel vera specio, sed de aliaj kiel subspecio de la disa Ortalis guttata, kiu loĝas en la orientaj deklivaroj de Andoj kaj en la Amazona Baseno. En 2012 oni proponis denove ties specian rekonon , kio estis akceptita de plej taksonomiistoj.

Karakteroj kiuj diferencas ilin el aliaj membroj de Ortalis

redakti
Plumaro

En O. squamata, la plumaro estas en nuko kaj dorso pli ruĝecbruna; ventre estas pli griza ol ĉe O. guttata, kaj tiele intermeza inter O. guttata kaj O. araucuan, kun brustaj plumoj prezentantaj blankan bordon kiu havigas skvamecan aspekton,[8] kio estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo.

Voĉo

En O. squamata la fina noto de la rekantaĵo “ĉa -ĉa- lak” estas pli malaltatona ol ĉe la du unuaj, dum ĉe O. guttata kaj O. araucuan ĉiu noto tendencas esti de simila frekvenco.

Biogeografio

La distribuado de la menciitaj specioj estas disa. O. squamata distribuiĝas en la atlantika arbaro de sudorienta Brazilo. Dume Ortalis guttata loĝas en la regiono amazonia oriente de la deklivaro de Andoj, dum O. araucuan loĝas nur en plej nordorienta Brazilo, kaj tiele ili havas tre disan distribuadon, ĉar la plej proksimaj populacioj inter ambaŭ troviĝantas je 1300 kilometrojn inter si, kaj intermeze estas la distribuado de alia specio de la genro: nome Ortalis superciliaris. Tiu tipo de modelo de disa distribuado, kun alia rilata specio intermetita kiel separilo, estas tre maltipa, ĉefe en la genro Ortalis.

Referencoj

redakti
  1. Sick, H. (1993). Birds in Brazil: A Natural History . Princeton University Press, Princeton. 570 pp.
  2. 2,0 2,1 Chébez, Juan Carlos (2009) (en español). Otros que se van. Fauna argentina amenazada (1ª edición). Buenos Aires: Albatros. pp. 552. ISBN 978-950-24-1239-9.
  3. Azpiroz, Adrián B. (2001). Aves Del Uruguay: Lista e Introducción a Su Biología y Conservación. Graphis Editorial. 104 pag
  4. Arballo, Eduardo; Jorge L. Cravino, & Jane A. Lyons (1999). Aves del Uruguay: manual ornitológico. Editorial Hemisferio Sur.
  5. Gore, Michael Edward John; A. R. M. Gepp (1978). Las aves del Uruguay. Mosca Hnos. 283 pag.
  6. Vaurie, C. (1968). Taxonomy of the Cracidae (Aves). Bulletin of the American Museum of Natural History 138: 131- 260.
  7. Blake, E. R. (1977). Manual of Neotropical birds (Vol. 1). University of Chicago Press.
  8. Erize, F., J. R. R. Mata kaj M. Rumboll (2006). Birds of South America non passerines: Rheas to Woodpeckers. Princeton University Press, Princeton.

Eksteraj ligiloj

redakti