Skype

interreta skribo- kaj video-tujmesaĝilo

Skype (prononcata [skaɪp], kelkfoje esperantigita kiel Skajpo) estas tujmesaĝilo kaj interreta telefono-reto kiu funkcias per samtavola komunikado. Ĝin fondis Niklas Zennström kaj Janus Friis, tiuj kiuj ankaŭ kreis Kazaon. La reto konsistas el ĉiuj samtavolaj komputiloj uzantaj la necesan senpagan aplikaĵon, elŝuteblan el interreto. Uzanto povas senpage paroli kun aliaj Skype-uzantoj, page telefoni al normalaj telefonoj (SkypeOut), page akcepti telefonvokojn el normalaj telefonoj (SkypeIn), kaj page akcepti mesaĝojn el sia propra telefonrespondilo.

Skype
Programisto Skype Limited / Microsoft
Lasta stabila versio 5.3.0.111 (Windows),
5.1.0.935 (Mac OS X),
2.2.0.25 Beta (Linux),
3.0.0.256 (Pocket PC)
3.0.0. (iOS)
1.0.0.983 (Android)

(20-a de aprilo 2011 (Windows),
majo 2011
(Mac OS X),
6-a de aprilo 2011 (Linux)
29-a de junio 2009 (Pocket PC)
30-a de decembro 2010 (iOS)
20-a de aprilo 2011 (Android))
Operaciumo Plursistema
Programlingvo Delphi, Objective-C, C++, Objektema Paskalo
Lingvo(j) Esperanto[1] kaj aliaj
Evoluigstato en evoluo
Programtipo tujmesaĝilo kaj interreta telefono-reto
Permesilo Mallibera; kelkaj funkcioj estas propagaj.
Retejo http://www.skype.com
vdr
Skype
retejo • interreta telefono • online community • tujmesaĝila kliento • poŝtelefona aplikaĵo vd
Dum aŭgusto 2003 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Windows Live Mesenger
Fondintoj Niklas Zennström • Janus Friis vd
Lando Usono
Posedata de Microsoft vd
Partoprenanta Signal Protocol vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Skype estas sufiĉe vaste uzata de esperantistoj tra la mondo, kaj la programinterfaco inkluzivas Esperanton en la listo de lingvoj (per kiu oni povas serĉi eventualajn kunbabilontojn). La diskutogrupo Skajpanoj havas pli ol 300 membrojn, kiuj jam esperantigis la interfacon de Skype, kaj aranĝas demonstraciojn de la programo por diversaj grupoj.

En aprilo 2006 la nombro de registritaj uzantoj de Skype preterpasis 100 000.

eBay redakti

EBay la 12-an de septembro 2005 atingis intertrakton aĉeti Skype, celante aldoni al siaj interretaj aŭkcio-servoj, la kapablon de Skype senpage telefon-alvoki sur-rete. EBay diris, ke ĝi pagos unue 1,3 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj poste pagos ĝis totalo de 4 miliardoj da dolaroj por Skype.

Microsoft redakti

Microsoft la 10-an de majo 2011 atingis intertrakton por aĉeti Skype kontraŭ 8,5 miliardoj da usonaj dolaroj.[1]

Kritiko redakti

Malavantaĝe ĉe Skype estas la uzado de proprietaj protokoloj. La programaro ne estas kongrua al aliaj VoIP-proponoj, kiuj laboras per la malfermitaj normoj Session Initiation Protocol (SIP)H.323.

Skype ne estas permesita en multaj entreprenaj retoj, ĉar la respondeculoj taksas la uzatan P2P-teĥnologion kiel sekurecoriskon. CERT NRW severe malkonsilis uzi ĝin en la reto de la landa administracio: "Skype alportas nemalgrandajn danĝerojn. La programaro estas facile instalebla kaj mirige efika por trovi vojon en la interreton. Skype preteriras fajroŝirmilon. Aldoniĝas endanĝerigo per la ebla enportado de damaĝoprogramoj. La detala entrudovojo kaj la ekstena kaŭzanto en la interreto estas ne plu respureblaj. Plia grava punkto estas la mankanta fido. La centra ensaluta servilo staras en nekonata loko en la interreto, la distribuo okazas pere de supernodoj, pri kies detala labormaniero publikigoj ne ekzistas. Do la konfidenceco de la senditaj Skype-mesaĝoj ne povas esti garantiita."

Krome la uzado de Skype kaŭzas per ĝia P2P-teĥnologio la tipan kaj nepran datentrafikon (ekz-e per telefonlibraj demandoj de aliaj komputiloj). Oni supozas, ke tiu trafiko povas esti ĝis unu gigabitoko en monato, sen ke oni faris almenaŭ unu telefonadon. Onidire tio okazas al uzantoj, kies komputilo estas seninterrompe konektita al la interreto kaj kies komputilo estas uzata kiel Skype-retonodo. Sed konkretaj okazoj ne estas konataj. Cetere oni devas atendi inter po 20 megabitokoj ĝis 500 megabitokoj dum unu monato sen telefonadoj. Unu horo da telefonado bezonas proksimume 30 megabitokojn.[2]

Por povi utiligi Skype, oni bezonas aliron al la interreto kun almenaŭ ISDN-rapideco; telefona modemo ne sufiĉas por utiligeblaj interparoloj, ĉar ĝi estas tro malrapida. La kondensiga kodaĵo adaptas sin al la malrapida rapideco de maksimume 33.600 bps. Lingvo tiel estas ankoraŭ mirinde klara, sed la atendotempoj dum la sendado malebligas senchavan parolon.

Se la Skype-kontbonhavo dum pli ol ses monatoj ne estas utiligita por pagenda servo (SkypeOut, SMS, Personecigo), ĝi senkompense nuliĝas. Tiu tempospaco plilongiĝas je po ses monatoj post la lasta utiligo de tia servo.

En Februaro 2007 oni eksciis, ke Skype post la startigo en la dosierujon por dumtempaj dosieroj metas dosieron kun la nomo 1.com, kiu servas al tio, ellegi BIOS-informojn de la komputilo. Skype eĉ provas malebligi la legadon de tiuj datenoj. Laŭ sciigo de Skype tiu kontrolado servas al la "Skype Extras Manager" por la certa identigo de komputiloj, por certigi, ke licencaj kromservoj estas instalitaj kaj uzataj nur de rajtigitaj licencoprenintoj.[3][4][5]

En Aprilo kaj Majo 2007 okazis problemoj pri la pagosistemo de Skype Out, kiun peras la firmao Global Collect. En multaj interretaj forumoj aperis plendoj de uzantoj, de kies kontoj oni prenis monon, sed kiuj devis atendi plurajn semajnoj pri siaj Skype-bonhavoj. Je skribaj plendoj dum semajnoj ne sekvis reago, plu ne ekzistas oficiala sciigo pri tiu temo.

Se ŝtatanoj de PR Ĉinio aliras al la hejmpaĝo de Skype, ili estas plusendataj al speciala paĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vikinovaĵoj: Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-05-10
  2. meinskype.de: Skype Traffic Analyse[rompita ligilo], 26-a de Julio 2005
  3. Heise News: Skype liest BIOS-Daten aus, 7a de Februaro 2007
  4. Skype Technologies: Skype Extras plug-in manager Arkivigite je 2008-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Artikolo en Skype Security Blog, 8a de Februaro 2007
  5. Heise Newsticker: Skype Extras Manager nutzt BIOS-Daten für DRM, 9a de Februaro 2007