Sloup (rokburgo)

rokburgo en Ĉeĥio

Sloup (Sloup - prononcu Sloŭp, signifas ĉeĥe Kolono) estas rokburgo troviĝanta en izolita rokmasivo en sudokcidenta rando de vilaĝo Sloup v Čechách, 3 km sudoriente de Nový Bor.

Sloup

Rokburgo • burga ruino • Fortikaĵo kastro
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 44′ 8″ N, 14° 34′ 50″ O (mapo)50.73555555555614.580555555556Koordinatoj: 50° 44′ 8″ N, 14° 34′ 50″ O (mapo)
Sloup (Ĉeĥio)
Sloup (Ĉeĥio)
DEC
Sloup
Sloup
Situo de Sloup
Map
Konstruita 13-a jarcento
Devena posedanto Ronovci
Retadreso http://www.hradsloup.cz/
vdr
Rokburgo Sloup
Rokburgo Sloup
Sur roko kun kaverno de Samuel
Ermito Samuel

Rokburgo Sloup estas ĉeĥa la plej bela kaj la plej komplika rokburgo, kies historio tuŝas de pratempo ĝis la 19-a jarcento.

Sur 40 m alta grejsa roko en formo de giganta roko-kolono unue estiĝis plialtigita domaro de malfrua bronzepoko. Sed malplimezure en la ĉirkaŭaĵo de la burg-roko aperis ankaŭ aliaj prahistoriaj kulturoj. La burgo mem devenas el fino de la 13-a jarcento, en la jaro 1445 ĝi estis forbruligita kiel kaŝejo de rabema kavaliro nomata Pancíř . Post la jaro 1690 en la burgo ekloĝis ermitoj, kiuj faris en ĝi multajn reguligojn. Kiam la ermita ordeno de ivanitoj estis malfondita en la jaro 1785, la burgokonstruaĵoj fariĝis konsistero de romanika reguligo de loka kasteleto.

Oni eniras en la burgon tra rokfendoj kaj elhakitaj koridoroj. Post tio vizitanto aperas en la burga subterejo, en kiu eminentas precipe subtera kapelo reguligita de la ermitoj. La devena enirejo kondukis tra krevaĵo sur ŝtonŝtupoj sub la kapelo. Interesa spaco estas ankaŭ la t.n. Armilprovizejo, apogata per kelkaj ŝtonkolonoj kaj ornamita per reliefoj. Eksterordinaran atentemon necesas dediĉi al la t.n. „malsat-mortigejo“. Sed tio estis prefere grenejo aŭ rezervujo, eĉ kiam ĝi estis uzata ankaŭ kiel karcero. Ties muroj estas kovritaj per simboloj de kapoj, sundiskoj, radoj de feliĉo. Elstaras ĉi tie ankaŭ reliefo de Kristo kaj nupta marŝantaro en festotagaj vestoj, kiuj povas esti ankoraŭ gotikaj. Estas verŝajne, ke la aperaĵojn gravuris iu el malliberigitoj. Tiu ĉi tutaĵo estas eksterordinare kortuŝa kaj en teritorio de Ĉeĥio ĝi ne havas analogion – certa analogio estas botelforma spaco en angla Royston, al kies ornamaĵoj estis dediĉitaj jam kvar monografioj, dum la sloupaj reliefoj restas preskaŭ nekonataj.

En deklivo kontraŭ burgo Sloup sudoriente de la meza parto de la vilaĝo estas Kaverno de Samuel – du rokĉambroj, kiujn elhakis Samuel Görner, kiu tie dum 17 jaroj, ĝis la jaro 1735, facetis lensojn en okulvitrojn kaj lornojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.