SO Jinsu (서진수, 1956) estas korea esperantisto kaj honora profesoro pri ekonomiko de Kangnam Universitato, en Yongin-si, Gyounggi-do, Koreio. Li laboris en Kangnam Universitato inter 1987 kaj 2021. Li emeritiĝis de la universitato en la fino de aŭgusto 2021, kaj daŭre estas honora profesoro. En 1989 li doktoriĝis pri ekonomiko per la disertacio "Teorio pri Ekonomia Paniko de Klasikaj Ekonomikistoj" en Superuniversitato Dankook en Seulo, Koreio. Por la akademia jaro 1990-1 li estis vizitprofesoro en Glasgova Universitato, Skotlando, kie klasika ekonomikisto Adam Smith estis studento kaj profesoro. Kaj li tradukis "Jurisprudence" de Adam Smith en korean lingvon en 2005. Aliaj tezoj kaj verkoj rilatas al historio de ekonomiko, klasika ekonomiko, kulturekonomiko kaj belarta merkato. La libro "Dansaekhwa" estas lia verko kaj redakto pri korea belarta grupo de 1970aj jaroj.

So Jinsu
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1956 (1956-03-08) (68-jaraĝa)
Lingvoj koreaEsperanto
Ŝtataneco Sud-Koreio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li eklernis Esperanton en 1969 dum lernanto de mezlernejo Choongdong sub la gvido de Semanto, s-ro Kim Taekyung. En la jaro 1973, li jam fondis esperantan grupon por lernantoj de gimnazio kaj supermezlernejo en Seulo, nomatan ELSAM, Esperantista Ligo de Seulaj Altlernejoj kaj Mezlernejoj. Kiam li studis en 2 universitatoj Chosun en urbo Gwangju kaj Kukje en Seulo, li fondis kaj gvidis esperantajn klubojn kaj okazigis klasojn por studentoj kaj urbanoj. En 1970aj kaj 80aj jaroj li okazigis diversajn eventojn kaj renkontiĝojn de Esperanto en la kadro de esperantistaj universitatanoj en Koreio, kaj li laboris por la Komuna Seminario inter korea kaj japana junularoj ekde 1982. La Komuna Seminario pli grandiĝis nun por 4 landaj junularoj inkluzivante ĉinan kaj vjetnaman.

Kiam li eklaboris en Universitato Kangnam en 1987, li starigis esperantan klubon, kaj de tempo al tempo akompanis esperantistajn gestudentojn al Japanio kaj eŭropaj landoj utiligante esperantan reton. Li ludis la rolojn de estrarano de ILEI, 1991-4, prezidanto de KAOEM de UEA, 2016-9. Kiam Universalaj Kongresoj okazis en Seulo, Koreio por la jaroj 1994 kaj 2017, li aktivis kiel LKK-ano por ekskurso en 1994 kaj membro de Foto-Filmo-Teamo en 2017. Li estis loka organizanto de 28-a Konferenco de ILEI, okazinta en Kangnam Universitato, Koreio, en 1994. En la jaroj 1990 kaj 1991, li vojaĝis tra ekssocialismaj landoj per esperanta reto, kaj havis prelegojn pri kapitalismo kaj progresaj kialoj de korea ekonomio en 1970aj kaj 1980aj jaroj.

Li estis elektita kiel estrarano de UEA por la oficperiodo 2019–2022, kaj 29-a prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, por la oficperiodo 2019-2022. Kaj en la jaro 2022 elekta komisiono de UEA rerekomendis lin por la estrarano por la oficperiodo 2022-2025, kaj li estis reelektita kiel la estrarano de UEA. La deputitaro de Korea Esperanto-Asocio refoje elektis lin kiel 30-an prezidanton de la sama asocio. Li ludis la rolon de prezidanto de Loka Kongresa Komitato de 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto, okazinta en urbo Busano, 3-6 Novembro 2022. Li ofte plenumas foti kaj filmigi esperantajn aranĝojn. Li multe kontribuis fotojn por la organo de KEA kaj revuo de UEA dum kronvirusa pandemio. Kaj oni povas spekti filmetojn pri esperantaj eventoj de Koreio, Japanio kaj Ĉinio, kaj Universalaj Kongresoj sur Jutubo. Kunlaboro por internacia komuna traduko de la poemoj de Julia Sigmond okazis por la poemoj Doloro kaj Dialogo.

Por la evoluo de azia belarta merkato li fondis AMRI, Arta Market Research Institute, kaj verkas artikolojn kaj prelegas pri korea kaj azia belarta merkato en Seulo, Tokio, Pekino, Tajpejo. Organizante la studan komunumon inter aziaj studistoj pri belarta merkato kaj galeriaj asocioj, li publikigis raportojn pri azia bazaro de belarto por la jaroj 2015-7 kun aŭspicio de Kultura, Sporta kaj Turisma Ministrejo de Koreio.