Ĉar Sokrato ne verkis filozofiajn tekstojn, la kono de la homo, lia vivo, kaj lia filozofio estas tute bazita sur skribaĵoj fare de liaj studentoj kaj samtempuloj. Ĉefe inter ili estas Platono. Verkoj de Ksenofono, Aristotelo, kaj Aristofano ankaŭ disponigas gravajn komprenojn.[1] La malfacileco de trovado de la "reala" Sokrato ekestas ĉar tiuj verkoj estas plejparte filozofiaj aŭ dramecaj tekstoj prefere ol simplaj historioj. Krom Tucidido (kiu faras neniun mencion de Sokrato aŭ filozofoj ĝenerale) kaj Ksenofonto, ekzistas fakte neniu simpla historio tiutempa kun Sokrato kiu traktis liajn propran tempon kaj lokon. Konsekvenco de tio estas ke tiuj fontoj kiuj mencias Sokrato'n ne nepre asertas ke ili estas historie precizaj, kaj ofte estas partiaj (tiuj kiuj procesigis kaj kondamnis Sokrato'n forlasis neniun testamenton). Historiistoj tial renkontas la defion de unuigado de la diversaj tekstoj kiuj venas de tiuj homoj por krei precizan kaj koheran raporton pri la vivo de Sokrato kaj ties verkado. La rezultoj de tia fortostreĉo ne estas nepre realismaj, simple koheraj.

Referencoj redakti

  1. Multaj aliaj verkistoj aldoniĝis al la modo de la sokrataj dialogoj (nome Sőkratikoi logoi) dum la tempopaŝo. Aldone al Platono kaj al Ksenofono, ĉiu el la venonta meniotaj estas konsiderataj de kelkaj fontoj kiel aldonintaj al la ĝenro: Eskino de Sfeto, Antisteno, Aristipo, Bryson, Cebes, Kritono, Eŭklido de Megara, kaj Fedono. Estas malverŝjne ke Platono estis la unua tiufake (Vlastos, p. 52).

Literaturo redakti