Solidareco kaj Progreso (Francio)

Solidareco kaj Progreso (france "Solidarité et progrès" aŭ S&P) estas franca politika partio fondita kaj estrata de Jacques Cheminade ekde 1996. S&P estas asociita je internacia nivelo al la usona politikisto Lyndon LaRouche.

Solidareco kaj Progreso
Solidarité et Progrès
(partio)
Emblemo de Solidareco kaj Progreso
partio
Lando  Francio
Estro Jacques Cheminade (prezidanto)
Fondiĝo la 29-an de februaro 1996
Ĉefa sidejo B.P.27 92114 Clichy, Francio
Ideologio Protektismo, kolbertismo, progresismo, kontraŭimperiismo, degaŭlismo, sociala katolikismo
Retejo http://www.solidariteetprogres.org
vdr

Programo redakti

Laŭ la dua artikolo de siaj statutoj, Solidareco kaj Progreso celas « batali, en Francio kaj en la mondo, por la paco per ekonomia evoluigo kaj egaleco de ŝancoj kaj kontraŭ la financa uzuro kaj kontraŭ progrunda, prosanga kaj prorasa ideologioj. Ĝi defendas por ĉiu kaj inter popoloj la maeriala, intelektan kaj moralan progreson ». Por atingi tion, S&P batalas unue por la forigo de tio, kion ĝi konsideras kiel financaj feŭdecoj.

Kiel Lyndon LaRouche, en Usono, Jacques Cheminade aprobas la necesecon de « nova Bretton Woods » stariganta per internacia interkonsento sistemon kun fiksaj monŝanĝaj prezoj en kiu la stabileco de la valutoj estos certigita per la forigo de financaj operacioj sen ligo al la reala ekonomio.

Ĝi estas alligita al la germana partio Bürgerrechtsbewegung Solidarität (BüSo: « Movado por Civilaj Rajtoj kaj Solidareco »), al la usona " LaRouche Political Action Committee, kaj al la Instituto Schiller.

Balotoj de 2012 redakti

Post sukcesa arigo de 500 subskriboj de elektitoj, por validigi sian kandidatiĝon, Jacques Cheminade partoprenis en la prezidanta baloto de 2012 kaj ricevis, en la unua vico, 89 545 esprimitajn voĉojn, tio estas 0,25 % de la validaj voĉoj, kio ne rajtigis lin partopreni en la dua vico.

En junio 2012, Solidareco kaj Progreso prezentis 78 kandidatojn en la deputitaj balotoj en trideko da departementoj, ricevante inter 0,12 kaj 1,1 % de la voĉoj[1].

Eldonoj redakti

Solidareco kaj Progreso eldonas dumonatan gazeton Nova Solidareco.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti