Katolika sociala doktrino

(Alidirektita el Sociala katolikismo)

La katolika sociala doktrino formas la tuto de la instruaj dokumentoj de la katolika eklezio. Precipe ĝin difinas la papaj enciklikoj pri socialaj aferoj, la tiel nomataj enciklikoj, kaj la koncilioj de la katolikaj episkopoj. Speciala konsilantaro por justeco kaj paco ("iustitia et pax") ellaboras la doktrinon. Principoj de la katolika sociala doktrino estas personeco, solidareco kaj subsidiareco. Do, la Katolika Sociala Doktrino ampleksas principojn, instruojn kaj direktivojn emanitajn de la Katolika Eklezio celantajn solvi, laŭ la pensmaniero de la Evangelio, la socialajn problemojn. Ĝi formiĝis per diversaj laŭjarcentaj dokumentoj, aparte niaepokaj.

Proponindas al la konsidero almenaŭ la precipaj kiuj kontribuis al kreiĝo de tiu teoria kaj praktika sistemo devenanta samtempe el la prihomaj sciencoj kaj teologio.

Historio redakti

La granda nukleo de la Katolika Sociala Doktrino eltireblas el la famaj prisocialaj enciklikoj kaj paroladoj de la papoj, nome de intelektularo kaj ekleziularo kaj socie engaĝitoj aŭ sociesplorantoj de la katolika mondo ĉar ĉiu tiucela dokumento estas fakte kolektiva frukto. Tial tiuj papaj dokumentoj estas kiel fina punkto de sennombraj esploroj kaj debatoj en katolikaj penscentroj kaj universitatoj kaj de la tutmonda episkoparo kaj laikaro, pri kiuj interesiĝas ĉiam pli esploristoj de la formiĝo de doktrinoj.

La sociala instruaĵaro de la Katolika Eklezio radikas en konstantaj zorgoj pri la stato de la socio ekde la epoko de la Ekleziaj Patroj kaj poste Mezepoko (oni pensu pri la normoj por batali kontraŭ uzuro, pri la Frumentaj (granaj) Montoj aŭ Piaj Montoj, malsanulejoj ktp).

Jam en la Antikva Testamento oni kredis ke "koni Dion estas fari justecon kaj juron" (diversloke en la Psalmoj kaj Profetoj, kaj jam Jesuo solene diris ke "tion vi faris al mi" (Mt 25) aludante al la amenda kaj provizenda proksimularo.

La precipaj aksoj redakti

La tuta sociala doktrino turniĝas ĉirkaŭ jenaj konceptoj:

  • Homo, ĉar li estas kreita de Dio, dotita je plejalta digneco kaj altigita al supernatura vivo, celcentro de la ekonomio, socio kaj politiko. Tial homo rajtas je religia vivo, laboro, familio, aliro al materiaj bonaĵoj, propraĵo, justa salajro, partopreno en la vivo de la ŝtato, instruiĝo, kunlaborado kaj ĝuado de la bonaĵoj produktitaj kaj naturaj.
  • Laboro, kiu devas esti konsiderita, kiel instigas Johano Paŭlo la 2-a, “en kadro de dia desegno”, kiu utilas “al la unuopuloj por la realiĝo de la fundamenta celo de iliaj vivoj”, dum “la enmeto en laboran okupon por ĉiuj kapablaj fortoj devas esti centra tasko de la agado de la regestroj, politikistoj, sindikataj gvidantoj kaj entreprenistoj” kaj la “responsaj aŭtoritatoj” estas enpostenigitaj “por ke ili elpensu necesajn rimedojn garantiantajn al la laboristaro justan pagon kaj stabilecon”.
  • Ŝtato, ĉar ĝi devas esti organizita socio, kie estas garantiataj la civila kunvivado, justaj liberecoj individuaj kaj sociaj kaj la justeco, en strebado atingi la komunan bonon de la tuta komunumo kaj ne avantaĝe de parta grupo malutile al la laŭrajtaj postuloj de aliaj, kaj respektante la religian liberecon de ĉiuj religioj kaj la rajtojn de la Katolika Eklezio.

De tiuj kristanaj socialaj nemalhaveblaĵoj fariĝis portantoj politikistoj katolikaj kaj ne nur. En la sfero socieklezia tiastile agadis sennombraj protagonistoj, kiujn utilas memorigi almenaŭ Don Bosco, Cottolengo, Tereza el Kalkato. La doktrino kaj ĝia aplikado investis ankaŭ la evoluantajn landojn, kie agas katolikaj organizaĵoj.

Apartaj dokumentoj redakti

  • Rerum Novarum (Pri Novaj Aferoj) de Leono la 13-a (1891) estas la unua granda sociala encikliko, kies inspira principo, traktante pri salajro, de la tuta sociala problemo encentriĝas en la nefordonebla digneco de la homa persono. La homo devas esti rekonata tia ankaŭ kiam li ricevas la salajron: li do rajtas je salajro kvante sufiĉa por sia vivteno kaj tiu de siaj familianoj. La encikliko malakceptas socialismon kiam ĝi proklamas la klaslukton ĉar certe nekristanan; subtenas la rajton krei sindikatojn, la privatan proprieton aparte en eta dimensio por la bezonoj de la familio, la respekton pri komplementeco (subsidiareco) en la ŝtataj intervenoj.
  • Quadragesimo Anno (en la 40-a datreveno), de Pio la 11-a (1931), elmetita en 40-a datreveno de Rerum Novarum. Estas asertate: “La libera konkurenco el si mem sin detruas: la libero je merkato anstataŭiĝis per ekonomia egemonio; la strebado al lukro fariĝis senbremsa avido pri superregado; kaj tiel la tuta ekonomio vestiĝis je dureco kaj senhumaneco". El tio jen la neceso, ke la ŝtato intervenu laŭ mezuro pli granda ol tiu postulita je la tempoj de papo Leono la 13-a, kvankam ĉiam respektante la principon de komplementeco rilate la privatan inciatemon; sugestatas korporativismo kvankam kritikatas tiu de la faŝista reĝimo; estas proponata familia salajro.
  • Divini Redemptoris (la promesso de la Dia Elaĉetinto)(1937): kondamno pri la komunismo pro ties ateismo kaj la sociaj kontraŭnaturaj altrudoj kaj provo detrui la familion laŭ ŝtataj nenaturaj kriterioj kaj la moralan konsciencon sen kiu ne eblas konstrui socialan socion, kaj denunco pri la persekutoj kontraŭ la eklezio en diversaj landoj kaj kulpigas ankaŭ la nekatolikajn informilojn pro ilia silento pri tiuj krimoj.
  • Pentekosta Mesaĝo de Pio la 12-a (1941): per ĝi la papo aldonis al la supraj konceptoj iujn novajn elementojn. Pro la renverso kaŭzita de la dua tutmonda milito, la defendo de la homa persono montris multajn febliĝintajn flankojn, kvazaŭ pri tio forfuĝis certeco. Tiam la papo, parolante pri salajro, pripensas staton de nesekureco, en kiu travivas la persono kaj instigas, ke en la salajro estu enkluzivita ankaŭ stabileco: la salajro, nome, devas garantii certajn aspektojn kiuj realigu ankaŭ la stabilecon de konsumpovo, ĉar ĉiuj homoj rajtas uzi la terajn bonaĵojn. Laŭ tiu papo, la privata proprieto rilate familion estas por viviga spaco kaj garantio de libero.
  • Mater et Magistra (Patrino kaj Majstrino), de papo Johano la 23-a (1961), adresiĝis ne nur al katolika Eklezio sed etendis la instruon de la Eklezio al la tuta moderna mondo. En ĝi estas vidigata kaj estimigata, en la privata proprieto, ties socia rolo; kaj la socialigo de ĉiuspeca bonaĵo devas respekti la responsecon de unuopuloj kaj interaj sociaj korpoj orientigendaj al la komuna bono.
  • Pacem in Terris (Pacon sur la Tero) de Johano 23-a (1963), en kiu estas defendataj la egala digneco de viro kaj virino, kaj la principo de privata proprieto sed ankaŭ ĝia intrinseka socia funkcio, kaj la komplementeca helpo de la ŝtataj povoj, kaj ties devo de reciproka kunlaborado: tiuj estas la bazaj elementoj por stabila paco inter la homoj kaj ŝtatoj.
  • Paŭlo la 6-a promulgis la konstitucion de la dua Vatikana Koncilio Gaudium et Spes.
  • Populorum Progressio (La evoluiĝo de la popoloj) de Paŭlo la 6-a (1967): en la mondo kreskas malekvilibroj kaj falsaj mesiismoj; privata proprieto ne estas absoluta rajto; principo de komplementeco gvidu de la planizado; trompa tento al supraĵa materiismo-ateismo.
  • Octogesima Adveniens (Alvenante la 80-an datrevenon) de Paŭlo la 6-a. En tiu apostola letero estas distingataj diversaj socialismoj; konsentata la aspiro al socio ekonomie pli justa; kritike pridiskutataj metodoj de politika revolucio; forpuŝita materialisma ideologio.
  • Laborem Exercens (Kiu laboras, laboristo) de Johano Paŭlo la 2-a (1981). Ĝi temas pri la grandeco kaj nobleco de la homa laboro, kiu faras homon simila al sia kreinto, kaj pri ĝiaj homaj postuloj.
  • Sollicitudo Rei Socialis (Zorgo pri sociala problemo) de Johano Paŭlo la 2-a, promulgita okaze de la dudeka datreveno de la Populorum Progresio kiu reasertas, en novaj kuntekstoj, la samajn konceptojn.
  • Centesimus Annus (La centa jaro) de Johano Paŭlo la 2-a, kiu en ĝi rimarkigas la mankojn en la socialistaj ekonomioj kaj en tiuj de merkato; alarmas pri la ŝuldoj de la malriĉaj landoj; instigas al malarmado; sugestas simpligon de vivstiloj por elimini malŝparojn en la riĉaj landoj; instigas al elpenso de novaj politikoj por la plena okupo kaj certeco je laboro; proponas instituciojn por la kontrolo de armiloj.
  • Caritas in Veritate (Karitato en la Vero) de Benedikto la 16-a (2009). Ĝia centra pensado estas: La ekonomia justa sistemo estas tiu, kiu respektas la veron pri la homo. La fundamenta etiko postulas la ĝustan nocion pri homo, el kiu descendas ĉiuj devigaj rajtoj kaj la laŭjusta konduto de la ekonomia globaligo.

NB. Se tratempe, laŭ iuj katolikaj intelektuloj, la katolika sociala doktrino meritis foriĝi el la amplekso de la Ekleziaj Instruoj pro tio ke ĝi, ne estante doktrina instruo, sed nur esprimo de historiaj opinioj, ne havus rajton ekzisti aŭ liveri principojn aŭ sugesti politikajn kaj kulturajn kondutojn. Ĝi sume ne estis "integra parto de la katolika kredo". Sed post la tri socialaj enciklikoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj la lasta de Benedikto la 16-a, tiu kritiko inter katolikaj intelektuloj malfajriĝis ĉar tiuj papoj enŝtelis ĝuste la kontraŭon, nome ke la amplekso de la katolika sociala doktrino estas parto de la oficiala Instruo de la Eklezio deviganta ĉiujn katolikojn.

Bibliaj fundamentoj de la Katolika sociala doktrino redakti

La fundamentoj de la KSD, nome Katolika Sociala Doktrino troviĝas disvatigitaj en pluraj libroj tekstoj kaj foje ŝajnas ke ĝi estas la esti la precipa celo de la Sanktaj Bibliaj Skriboj.

El la Malnova Testamento:

El Amos 5,12-24 “Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego. 13 Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona. 14 Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras. 15 Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef. 16 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur ĉiuj placoj estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti. 17 Kaj en ĉiuj vinberĝardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo. 18 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi ĝin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma. 19 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aŭ li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento. 20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo. 21 Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj. 22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas. 23 Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas aŭskulti. 24 Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento”.

El Sentencoj 21, 13: “Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata”.

El Sentencoj 31,8-9: “Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj. Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon”. El Psalmo 82 ,2-5:”Ĝis kiam vi juĝos maljuste, kaj prilogios la personon de malvirtuloj? Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. Lberigu malriĉulon kaj mizerulon: el la mano de malvirtulo ilin savu, Ili savu. Ili ne scias kaj ne komprenas, En makkumo ili marŝas”.

El Jesaja 58,6-10: “6 Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon; 7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos. 8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe. 9 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, 10 kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo”. El Miĥa 6,8: “Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio”.

El la Nova Testamento

El la evangelio de Mateo 19, 16-19; 2,36: “amu vian proksimulon kiel vin men”.

El Jakobo 1,27: “Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo”.

El Paŭlo al la Efesanoj 5,25 ordonas: “25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis”, nome kiel Kristo ilin amas, noem semezure.

Katolika koncepto pri ŝtato redakti

Por la katolika sociala koncepto: lasite al la civitanoj la responso kaj tasko elekti, laŭ la ŝanĝantaj historiaj cirkonstancoj, la organizon politikan kaj institucian de la Ŝtato, tiu ĉi devas kontentigi, ĉiam kaj ĉiukaze, la jenajn postulitajn kvalitojn:

  1. Favori la civilan kunvivadon
  2. Garantii la justecon
  3. Strebi al la komuna bono
  4. Garantii kaj certigi la ĝustajn individuajn kaj sociajn liberecojn
  5. Respekti la liberecon kaj la rajtojn de la Eklezio
  6. Helpi, ne anstataŭi, la aŭtonomiajn aktivadojn de la civila komunumo
  7. Internacie kunlabori favorante la respekton de la homaj rajtoj
  8. Sin liberigi el la tento esti fonto kaj pravigo de etiko.

Bibliografio redakti

  • Robert and Edward Skideksky, How much is enougth? The love of money and the case for the good live, Penguin Books, 2012. (Kiom sufiĉas? Pri la amo al la mono kaj pri la kialo pro kiu necesas bona vivo). La aŭtoroj, (patro kaj filo) subtenas ke la Katolika sociala doktrino estas la kritiko ne marxista plej grava pri kapitalismo kontraŭ la demenca kuro al la mono de la nuna ekonomia sistemo.[1]

Kunligitaj nocioj redakti

  • Movado de katolikaj laboristoj

Eksteraj ligiloj redakti