Sololá (Gvatemalo)

Sololá estas urbo kaj municipo en Gvatemalo. (La municipo konsistas el la urbo plus kvar apudaj vilaĝoj — Los Encuentros, El Tablón, San Jorge la Laguna, kaj Argueta — kaj 59 neurbaj kamparaj komunumoj.) Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Sololá. La geografiaj koordinatoj estas latitudo 14°46′N kaj longitudo 91°11′W.[1]

Sololá
municipo de Gvatemalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 07001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99 934  (2021) [+]
Loĝdenso 1 063 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 46′ N, 91° 11′ U (mapo)14.766666666667-91.183333333333Koordinatoj: 14° 46′ N, 91° 11′ U (mapo) [+]
Alto 2 114 m [+]
Areo 94 km² (9 400 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Sololá (Gvatemalo)
Sololá (Gvatemalo)
DEC
Sololá
Sololá
Situo de Sololá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sololá, Sololá [+]
vdr
Tombejo en Sololá
Bazaro en Sololá

Sololá situas ĉ. 2 114 m super marnivelo, sur monta deklivo proksimume 600 m super lago Atitlán. Ĝi estas komerca centro por la altaĵa regiono, kaj la sidejo de la katolika diocezo ampleksanta la departementojn Sololá kaj Ĉimaltenango.

Plej multaj loĝantoj de Sololá apartenas al la majaa gento Kaqchikel, krom en la vilaĝo Argueta, kie plejmulto apartenas al la majaa gento K'iche'.[1] Multaj loĝantoj daŭre vestas sin en tradiciaj majaaj vestoj.

Sololá gastigas multajn internaciajn organizojn, ekz-e Manna Project International Arkivigite je 2011-08-18 per la retarkivo Wayback Machine, Friendship Bridge, Mayan Families kaj Love Futbol.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Sololá - Historia. Inforpressca.com. Alirita 2009-04-20.

Eksteraj ligiloj redakti