Somera palaco de reĝino Anna

Somera palaco de reĝino Anna situas en belega granda ĝardeno en la Praga burgo. La palaco ankaŭ estas nomata palaco de reĝino Anna kaj estas la plej eleganta renesancstila konstruaĵo norde de Alpoj. La nomo Belvedere (itale: bela vido) aludas kaj ĝian belegan aspekton kaj la belan elrigardon al la tuta urbo Prago.

Somera palaco de reĝino Anna
muzeo • belvedero [+]

Supermara alteco260 m n.m. [+]
Koordinatoj50° 5′ 37″ N, 14° 24′ 20″ O (mapo)50.09361111111114.405416666667Koordinatoj: 50° 5′ 37″ N, 14° 24′ 20″ O (mapo)

Somera palaco de reĝino Anna (Ĉeĥio)
Somera palaco de reĝino Anna (Ĉeĥio)
DEC
Somera palaco de reĝino Anna
Somera palaco de reĝino Anna
Situo en Ĉeĥio.

Somera palaco de reĝino Anna (Prago)
Somera palaco de reĝino Anna (Prago)
DEC
Somera palaco de reĝino Anna
Somera palaco de reĝino Anna
Situo en Prago.

Map
Somera palaco de reĝino Anna
Vikimedia Komunejo:  Letohrádek královny Anny [+]
vdr
Belvedere kaj la "kantanta fontano"

Ferdinando la 1-a konstruigis la palacon por sia adorata edzino Anna Jagellono laŭ planoj (1535 - 1537) de la itala skulptisto kaj arkitekto Paolo della Stella. La konstruadon oni komencis en la jaro 1538, sed la granda incendio de la Kastelo en la jaro 1541 interrompis ĝin. Oni povis daŭrigi nur en 1548 - Anna Jagellono ne plu vivis - kaj en 1563 oni finpretigis la palacon kaj la grandan reĝan ĝardenon.

La "kantanta fontano"

Centre antaŭ la palaco staras renesancstila bronza fontano, la famega kantanta fontano (Zpívající fontána). Ĝi estas verko de F. Terzio, muldita fare de sonoril-muldisto Tomáš Jaroš (1558-1588). La figuro supre estas sakflutisto [1]. Kaj la akvo falanta en la bronzan pelvon "sonorigas" la fontanon - kvankam ne tro laŭte [2]. El la ĝardeno kaj galerio de Belvedere malfermiĝas unu el la plej ĉarmaj rigardoj al Prago.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj, referencoj redakti