Somerville College

kolegio de Universitato de Oksfordo

Somerville College estas kolegio de la Universitato de Oksfordo. La kolegio havas bonegan reputacion kaj la plej bonan studentan kontentigon inter la kolegioj de Oksfordo. Somerville College ludis gravan rolon en la feminismo kaj la edukado por virinoj. Multaj famuloj studis ĉe Somerville College, inkl. Margaret Thatcher, Indira Gandhi, Marjorie Boulton, Dorothy Hodgkin, Svava Jakobsdóttir, Raja Zarith Sofia kaj Iris Murdoch. La kolegio havas grandajn ĝardenojn, la plej grandan bibliotekon kaj la plej bonan manĝaĵon en la manĝoĉambro de la kolegioj de Oksfordo.

Somerville College
kolegio de Universitato de Oksfordo • universitata konstruaĵo
moto Donec rursus impleat orbem

(Ĝis ĝi devus plenigi
la mondon denove)

Informoj
fondodato 1879
Situo
Geografia situo 51° 45′ 33″ N, 1° 15′ 45″ U (mapo)51.759166666667-1.2625Koordinatoj: 51° 45′ 33″ N, 1° 15′ 45″ U (mapo)
lando Britio
urbo Oksfordo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Somerville College (Britio)
Somerville College (Britio)
DEC
Somerville College
Somerville College
Map
Somerville College
vdr
Somerville College unu el la kolegioj de la Universitato de Oksfordo

En 1878 fondiĝis Lady Margaret Hall, la unua Oksforda kolegio por virinoj, tamen komkence ĝi akceptis nur anglikanojn. Pro tio la sekvantan jaron fondiĝis Somerville Hall, dua kolegio por virinoj kie ne-anglikanoj rajtis esti studentoj, kies nomo ŝanĝiĝis al Somerville Kolegio en 1894.

Dum la unua mondmilito la kolegio iĝis hospitalo, kie Robert Graves kaj Siegfried Sassoon estis pacientoj.

En 1992 la kolegio decidis akcepti ankaŭ virojn.

La kolegio nomiĝis laŭ Mary Somerville (1780-1872), skota matematikisto kaj sciencisto kiu vivis en epoko kiam virinoj malofte esploris tiujn fakojn.