Sommerdag ved Roskilde Fjord
pentraĵo de Laurits Andersen Ring
Sommerdag ved Roskilde Fjord ("Somera tago apud Roskilde-Fjordo") estas oleo-pentraĵo de la dana artisto Laurits Andersen Ring (aŭ pli mallonge L. A. Ring} en 1900. Ĝi estas unu el majstroverkoj de dana kulturo kaj estas inkludita en Kulturkanonen ("la kanono de kulturo") en 2006. La verko estas montrata en Randers Kunstmuseum nun.
Priskribo redakti
La verko prezentas la verdan pejzaĝon kun multaj montetoj kaj plata marĉoareo de Roskilde-fjordo en okcidenta Sjælland. La akvo estas kvieta, reflektas grupon de fiŝistaj boatoj kaj bluan ĉielon kiel fonon.
Literaturo redakti
- Finn Terman Frederiksen, Før solopgang. Omkring et billede af L.A. Ring, ISBN 8788075621
Ekstera ligilo redakti
- Kulturkanon Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine