Sondado

(Alidirektita el Sondi)

Sondosondado estas la ago kaj efiko sondi, tio estas esplori surfacon por determini ties dimensiojn. Ĉefe oni sondas profundejojn de akvejoj kaj aliaj lokoj kie estas malutila la efiko de vidkapablo, kiel en aliaj lokoj; kaj en medicino eĉ ene de la homa korpo (vidu ekzemple artikolojn sondilo kaj medicina sondilo).

Tradicia navigada sondado.

Plej modernaj kaj uzataj sondiloj por esplori submaran fundon estas eĥosondiloj.

Laŭ Francisko Azorín sondi estas Esplori la profundecon de akvo, de tereno.[1] Li indikas etimologion el la latina sub undare (sub ondo). Kaj li aldonas la terminon sondilo, por instrumento por sondi.[2]

Kuriozaĵo redakti

La plumnomo de Mark Twain derivas el krio de sondistoj en rivero Misisipo, nome dua marko aŭ io tia.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.
  2. Azorín, samloke.