Sonorildampilo

Sonorildampilo estas dampilo por trumpeto kaj trombono. Ekzistas fabelo, ke Buddy Bolden en 1909 inventis ĝin kiel ŝercaĵo, uzante suĉkloŝon sen tenilo. Populariĝis la gumosonorilo kaj sia uzado kiel dampilo per Duke Ellington, kiu ĝin aplikis en sia orkestro por la tipaj grumbleo-efektoj. La unuaj specialistoj en la bando de Ellington por ĉi tiu efektoj estis Bubber Miley kaj trombonisto Tricky Sam Nanton. Ilin postsekvis dumpase de la jaroj aliaj (ekzemple Cootie Williams kaj Clark Terry). Oni tenas la sonorilon per la maldekstra mano super la sonfunelon de la instrumento. Per malfermado kaj fermado de la sonfunelo estas genereblaj la tipajŭa-ŭa-efektoj. Kiam la sonfunelo estas preskaŭ fermita, la sono similas al tiu de tasodampilo. Kiel sonorildampilo oni uzas ankaŭ nuntempe celfremdigitan suĉkloŝon, al kiu mankas la ligna tenilo. Tio estas la plej malmultkosta variaĵo de dampilo.

Trombonisto uzanta sonorildmapilon

Ekzistas ankaŭ sonorildampiloj el metalo, nome la kalikoduono de kombinodampilo konstista el tasodampilo kaj pintodampilo. La kalikoduono je ĉi tiu dampilo estas pinĉebla sur la pinton, tiel ke unu dampilo samtempe ebligas 3: pinto-, taso- kaj sonorildampilon. Malavantaĝe je la kalika duono estas, ke ĝi estas metala ka je uzado kiel sonorilo je fuŝa kontakto kun la sonfunelo generas klakbruon, kio ne okazas je sama dampilo el gumo.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti