Dampilo (muzikinstrumento)

Dampilo estas ilo por muzika instrumento por ŝanĝi la sonkoloro/-kvalito aŭ plialtigi la laŭtecon de tono. Alia nomo estas sordino. En la notacio super la respektivaj notoj staras la instrukcio con sordino, por fini la uzadon de dampilo la instrukcio estas ouvert, offen, aperto (malferma) aŭ senza sordino (sen dampilo).

Arĉinstrumentoj redakti

 
Dampiloj ĉe violonĉelo

Je arĉinstrumentoj ĝi ofte estas iaspeca pinĉilo el ebono, kiu estas metata sur la ponto kaj per tio dampas la transsendadon de svingadoj ekde la kordoj sur la resonkeston. La sono fariĝas pli milda, "naza" kaj iomete mallaŭta. Unuan fojon en 1636 Marin Mersenne priskribis la violondampilon, kiel unua Jean-Baptiste Lully ordonis ĝin en 1681 en komponaĵo.

La dampilo por arĉinstrumentoj havas formon de tridento, kiu estas surmetata inter kordoj sur ponton, trans kiu estas tirataj kordoj al akordigiloj. La instrumento poste donas pli silentan aŭ preskaŭ silentan sonon laŭ tio, kiel profunde la dampilo estas surmetita (enpremita) sur la ponton. Materialo uzata ĉe dampiloj estas diversa (ligno, ledo, malmola gumo kaj simile). Funkcion de dampilo ekz. ĉe piano plenumas la meza pedalo. Trotinte alproksimiĝos tabuleto kun feltaj dampiloj al kordoj kaj dampas tiel sonon de la piano.

Pli modernaj versioj el plasto aŭ metalo daŭre povas resti sur la kordoj kaj estas laŭbezone forŝovata ekde ripozloko inter ponto kaj kordotenilo sur la ponton. Tio ebligas, rapide sur- resp. demeti la dampilon, kio iom ofte estas postulata en muziko ekde la romantismo. "hoteldampiloj" estas pezaj dampiloj el metalo, kiuj faras la tonon tre mallaŭta, kio estas avantaĝa precipe por pli longa ekzercado (i.a. en hotelo; pro tio la nomo); ili tamen klare ŝanĝas la eksonadon de la instrumento.

Latunaj blovinstrumentoj redakti

Dampilosordino estas speciala helpilo de ludanto je latunaj blovinstrumentoj, per kies helpo la ludanto ludante dampas kaj ŝanĝas koloron de sono de la instrumento. Eblas uzi ĝin fakte ĉe ĉiu latuna blovinstrumento, ĉe pli malgrandaj trumpetoj la ludanto povas teni ĝin en la mano kaj ŝanĝi la sonon dum la ludo, kio montriĝas per karaktera "kvaka" voĉo de la instrumento. Tiuj ĉi teknikoj estas uzataj kaj en klasika muziko, kaj en muziko populara kaj ĵazmuziko.

Je latunaj blovinstrumentoj la dampilo estas kavokorpo el ligno (konustrunka), metalo (ekz. aluminio, adaptita al la formo de la sonfunelo), kunpremita kartono aŭ plasto, kiun oni metas en la sonfunelon kaj je kiu la finaĵo enigita en la tubon estas malferma. Je trombono kaj trumpeto oni pleje uzas latundampilojn. Je tiuj oni uzas plurajn variantojn. Je korno ĝi estas plejparte kava konustrunko el maldika tavolligno kun surgluitaj remburstrioj el korko. La efekto de la „ŝtopado“ povas okazi per puŝdampilo (mallonge: „puŝilo“) aŭ nur per la mano. Oni distingas inter efektdampiloj (vd. ilustaĵojn malsupre), kiuj ŝanĝas precipe la sonkoloron, aŭ ekzercdampiloj, kiuj ĉefe mallaŭtigas la tonon, por ke la blovisto povas ekzerci sian instrumenton ekz. en sia loĝejo sen molesti la karan najbararon.

Klavarinstrumentoj redakti

Je piano kaj klaviceno principe ekzistas tri diferencaj specoj de dampiloj:

  • Je la normala ludado: dum la premado de klavo feltobloko estas forlevita de la kordo, por ke tiu oscilu libere. Post malpremado de la klavo la feltobloko refalas sur la kordon kaj malebligas ĝian postsonadon.
  • Moderigilo: Je piano oni ŝovas per pedalo aŭ manlevilo feltostrion same larĝan kiel la kordaro sur ĉiujn kordojn samtempe. La rezultanta obtuza sono ja estas malkontentiga por koncertado, sed ebligas mallaŭtan ekzercadon. Je klaviceno per ĉi tiu tekniko oni imitas la mildan sonon de liuto. Liutregistrilo premas feltpecon sur ĉiun kordon proksime de ĝia surmetejo.
  • Premado sur la maldekstra pedalo (sordinopedalo) forŝovetas la mekanikon (piano) resp. la klavaron (fortepiano). Je la piano la marteloj estas ŝovataj antaŭen tiel ke ilia frapvojo mallongiĝas kaj per tio la tono eksonas pli mallaŭte. Je fortepiano la klavaro estas flankenŝovata, tiel ke je la ekfrapo nur unu el la tri (en la basregistro nur du) samtonaj kordoj eksonas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti