Soportújar estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Limas kun la municipoj Carataunas, Cáñar, Lanjarón, Bubión kaj Pampaneira. Parto de ĝia municipa teritorio estas en la Nacia Parko de Sierra Nevada. Je 01/01/2018, estis 266 loĝantoj laŭ la INE.

Soportújar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18410
Demografio
Loĝantaro 283  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 56′ N, 3° 24′ U (mapo)36.9280751-3.4052741Koordinatoj: 36° 56′ N, 3° 24′ U (mapo) [+]
Alto 940 m [+]
Areo 14,16 km² (1 416 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Soportújar (Provinco Granado)
Soportújar (Provinco Granado)
DEC
Soportújar
Soportújar
Situo de Soportújar
Soportújar (Hispanio)
Soportújar (Hispanio)
DEC
Soportújar
Soportújar
Situo de Soportújar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soportújar [+]
vdr
Situo de Soportújar en la provinco Granada.

Post la konkero fare de la kristanoj estis loko loĝata de 70 familioj de moriskoj. Kiel en la tuta komarko, la loko estis protagonista en la ribelo de Aben Humeĝa en la 16a jarcento (1568-1571) kaj suferis la reprezaliojn de senloĝigo post la forpelo de la moriskoj. La reĝo Filipo la 2-a, en 1572, donis la lokon al 27 familioj de malnovaj kristanoj de Jaén, Montilla, Carcabuey, Yuste, Castilla La Vieja kaj Granada, al kiuj oni donis la komunan posedrajton de preskaŭ la tuto de la municipa teritorio.

El la 1950-aj jaroj ekis amasa elmigrado al Barcelono, Bilbao, Germanio kaj Francio, esence, pro kio la loĝantaro forte malpliiĝis: en 1950 estis 837 loĝantoj, sed en 1975 apenaŭ 200 (Fonto: INE). Inter 1950 kaj 1980, Soportújar perdis du trionojn el la loĝantaro. El la 1980-aj jaroj Soportújar plibonigis la vivkondiĉojn kaj ekrevenis kelkajn elmigrantojn. Ekde tiam, la loĝantaro, kvankam maljuniĝinta, restas stabila aŭ malpli malaltiĝinta. Aktuale oni promocias la progreson de la rura turismo pere de la Projekto Embrujo, kaj de la piedirado. En la lastaj jardekoj setliĝis en la municipo britoj kaj germanoj —inter aliaj—, pro kio stabiliĝis la loĝantaro. Krom la belaj pejzaĝoj, estas centro de budhismo.

La urbestroj estas maldekstraj.