Sovetia rublo

(Alidirektita el Sovetunia rublo)

La sovetia rublo estis la monunuo de Sovetunio. Ĝi kelkfoje ŝanĝis sian aspekton: la plej konataj estas la moneroj kaj monbiletoj de la jaro 1961. Sian nomon la monunuo heredis de la Rusia Imperio, kie same estis uzataj rubloj konsistantaj el cent kopekoj.

Sovetia rublo
eksvaluto • rublovalutovalutovaluto
Ŝtato: Sovetunio
Subdivido: kopeko (1⁄100)
Kodo laŭ ISO 4217: SUR
Mallongigo: r.rub.
Ŝanĝokurzo 1 USD = 0,5571 SUR

(25.12.1991)

vdr
25-rubla monunuo de 1961 kun profilo de Lenin

Post disfalo de Sovetunio en la eksaj sovetiaj respublikoj aperis propraj valutoj. Vidu, ekzemple, la artikolojn pri la rusia rublo, kaj la ukraina hrivno. La ŝtatoj de Baltio — kiuj ne dekomence estis en Sovetunio, sed nur estis aligitaj dum 1940 kaj 1944 kadre de la Dua mondmilito — reprenis siajn valutojn validajn antaŭ la milito: litova lido, latva lato kaj estona krono. Konservis la nomon „rublo“ nur valutoj en Belorusio kaj Ĉednestrio.