Spanaway (Vaŝingtonio)

Spanaway estas censa loko (CDP) en Kantono Pierce (Vaŝingtonio) en Usono, ĉirkaŭ kaj plejparte oriente de la samnoma lago. La nombro de loĝantoj estis 27 227 laŭ la censo de 2010. Ĝia poŝtkodo "ZIP" estas 98387. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-66255 kaj 1512680, respektive.[1] Ofte oni rigardas Spanaway kaj ĝian nordan najbaron, la pli urbecan kaj malpli riĉan Parkland, kiel unuon. Ili dividas ekzemple komunan bibliotekon, kiu situas en Parkland.

Spanaway
censa loko
Administrado
Poŝtkodo 98387
Demografio
Loĝantaro 35 476  (2020) [+]
Loĝdenso 1 497 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 6′ N, 122° 25′ U (mapo)47.0978-122.424Koordinatoj: 47° 6′ N, 122° 25′ U (mapo) [+]
Alto 116 m [+]
Areo 23,693337 km² ( 236 9.3 337 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Spanaway (Vaŝingtonio)
Spanaway (Vaŝingtonio)
DEC
Spanaway
Spanaway
Situo de Spanaway
Spanaway (Usono)
Spanaway (Usono)
DEC
Spanaway
Spanaway
Situo de Spanaway

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Spanaway, Washington [+]
vdr
Situo de Spanaway en Kantono Pierce

Historio kaj nomo redakti

Antaŭ ol alvenis kanadanoj, Spanaway estis en la teritorio de la laŝucide parolantaj indiĝenoj de triboj Nisqually kaj Puyallup. La unuaj eksteruloj, kiuj alvenis al Spanaway, estis la kandanoj de la Kompanio de la Hudsona Golfo, kiuj establis fortikaĵon (Fuorto Nisqually) sudokcidente de Spanaway, apud la bordo de Puĝeta Fjordo, en 1832-1833. Jam ĉ. 1847 la kompanio establis "stacion Spanueh" apud "lago Spanueh". La nomo "Spanueh", nun literumata "Spanaway" en la angla, estas laŝucida vorto (laŭ nuna laŝucida prononco[2] kaj ortografio spa'duwe) signifanta "elfosi tuberojn", pro tio ke la lago estis bona loko por rikolti la radikojn de la kamasio kaj aliajn manĝeblajn tuberojn. Usono ekregis la regionon post la Oregona Traktato de 1846. La unua blankulo, kiu fikse ekloĝis en Spanaway, estis John Montgomery (emerita dungito de la Kompanio), kiu ekpretendis proprieton en 1845, kaj restis ĝis 1885. Lia loĝejo rolis en la milito de 1855 kiel armea bazo "Camp Montgomery". Tamen, ial, li restis relative nememorata ĝis lastatempe. Pli konata fruulo estis Henry de la Bushalier, kiu provis renomi la lagon "Bushalier", sed malsukcesis pro sia preskaŭ tuja morto. En 1890, firmao "Lake Park Land, Railway and Improvement Company" aĉetis la tutan orientan marĝenon de la lago, kaj planis urbon, kiun oni nomis "Lake Park". La firmao establis propran fervojon kun finstacio en Spanaway, kaj tio alportis multajn novajn loĝantojn. Precipe post la establiĝo de Nacia Parko Mount Rainier en 1899, Spanaway estiĝis turisma celo kaj deirpunkto por vizito al la parko. Diliĝenca servo portis la turistojn al la parko, haltante survoje por tranokti en Eatonville.[3]

La 12-an de aprilo, 1951, leŭtenanto John W. Hodgkin ekflugis de la surteriĝejo Spanaway Air Strip kaj surterigis sian aviadileton (Piper J-3), ekipitan per skioj, sur la pinton de Monto Rainier, tiel establante rekordon por alteco de surteriĝo. La registaro akuzis lin pri senpermesa surteriĝo en nacia parko, kaj li devis pagi 350 dolarojn pune.[4]

La Usona Komisio pri Geografiaj Nomoj rekonis la loknomon "Lake Park" en 1897. Nur en 1970 ĝi finfine kapitulacis al la ĝenerale uzata nomo Spanaway.

Geografio redakti

Spanaway situas ĉe 47° 5′ 52″ N 122° 25′ 26″ U / 47.09778 °N, 122.42389 °U / 47.09778; -122.42389 (mapo) (47.097887, -122.424016). Laŭ la Usona Buroo de la Censo, Graham ampleksas areon de 22,6 km², el kio 21,6 km² estas seka tero kaj la cetero akvo.

Ĉirkaŭantaj komunumoj redakti

Ĉirkaŭ Spanaway situas: (nordokcidente de Spanaway) Lakewood — (norde) Parkland — (nordoriente) Puyallup — (okcidente) Aerbazo McChord — (sude) Elk Plain — (sudokcidente) Fuorto Lewis; — (sudoriente) Graham — kaj (oriente) Frederickson.

Loĝantaro redakti

La loĝantaro de Spanaway kreskis ĉiujardeke, jene:
1970= 5768
1980= 8868
1990= 15001
2000= 21588
2010= 27227 [5]

Edukado redakti

Publikaj lernejoj en Spanaway estas parto de la lerneja distrikto Bethel.

Citaĵoj redakti

  1. http://factfinder.census.gov/ Arkivigite je 2008-05-21 per la retarkivo Wayback Machine United States Census Bureau. Retrieved 2008-01-31.
  2. Salish languages and linguistics: theoretical and descriptive perspectives, by Ewa Czaykowska-Higgins, Marvin Dale Kinkade p. 53
  3. Early Eatonville. Arkivita el la originalo je 2015-02-20. Alirita 2012-03-28.
  4. Lieutenant John W. Hodgkin, U.S. Air Force, lands his ski-equipped Piper Cub on top of Mount Rainier on April 12, 1951, Daryl McClary; 2008-01-28 eld. HistoryLink alirdato: 2011-02-02
  5. Usona censo

Eksteraj ligiloj redakti