Kastelo de Magny-en-Bessin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tradukas la planon de la teretaĝo. Vidu: Dosiero:Magny-en-Bessin - château plan eo.svg
e Lastaj sekcioj & forigas duoblajn referencojn & vikiligilo
Linio 31:
|posedanto =[[Nicolas-Joseph Foucault]] (origine; nun privata)
}}
La '''kastelo de Magny-en-Bessin''' ({{IFA|maɲi ɑ̃ bɛsɛ̃}} {{aŭdigo|Fr-Paris--Magny-en-Bessin.ogg}}) estas [[Francio|franca]] [[Klasikismo|klasikstila]] [[kastelo]] en la [[Komunumoj de Francio|komunumo]] [[Magny-en-Bessin]] kaj en la [[Francaj departementoj|departemento]] [[Calvados]]. Ĝi okupas la lokon de antaŭa, ne plu ekzistanta konstruaĵo.
 
Fine de la [[17-a jarcento]] apartenis la terpeco al [[Nicolas-Joseph Foucault]], altranga ŝtatoficisto. La tereno daŭre plivastiĝis, ĝis kiam ĝia entuta areo kovris tri kvaronojn de la nuntempa komunumo. La nuna kastelo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro [[1728]] el pli malnova strukturo, kiu restas malbone konata ĝis hodiaŭ.
Linio 40:
 
== Situo ==
La kastelo troviĝas en la vilaĝo [[Magny-en-Bessin]], en la regiono [[Normandio]] kaj en la [[Francaj departementoj|departemento]] [[Calvados]]. Ĝi situas proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de [[Arromanches-les-Bains]] kaj de la [[Manika Markolo|manika marbordo]]<ref name="ReferenceA">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.40-41</ref>.
 
== Historio ==
Linio 53:
 
[[Dosiero:Guy-Chamillart def.jpg|eta|maldekstre|alt=Gravuraĵo de longhara viro en medaliono kun blazono|[[Guy Chamillart]]<br><small>Gravuraĵo fare de [[Robert Nanteuil]] en [[1664]].</small>]]
La feŭdo sekve fariĝis bieno de la familio Saint-Ouen en [[1515]], ĝis la fino de la [[17-a jarcento]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.14-15</ref>. Ĝi estis vendita de la familio per [[aŭkcio]] en [[1673]]. La aĉetanto estis [[Guy Chamillart]], [[Intendanto (Francio)|reĝa intendanto]] de la [[ĝenerala provinco de Caen]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.15-16</ref>. Lia filo, [[Michel Chamillart]], fariĝis konsilisto ĉe la [[Parlamento de Parizo]] en [[1676]], [[ĝenerala kontrolisto pri financoj]] en [[1699]] kaj fine [[Ŝtatsekretario pri milito (Francio)|ŝtatsekretario pri milito]] en [[1701]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.16-17</ref>. Michel Chamillard sekve plivastigis sian terenon de Magny per variaj akiroj en la najbara vilaĝo [[Ryes]], sed ankaŭ per la interŝanĝo de reĝaj landoj en [[Arromanches-les-Bains|Arromanches]] kaj [[Tracy-sur-Mer|Tracy]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.17</ref>.
 
Per reĝaj [[patentaj leteroj]] de la [[8-a de oktobro]] [[1694]] subskribitaj en [[Fontainebleau]], Michel Chamillard obtenis per sia feŭdo de Magny justican potencon super la paroĥoj de Magny, Ryes, [[Manvieux]], Tracy kaj Arromanches<ref name=IA00121915>« [http://www2.culture.gouv.fr/public/mistral/merimee_fr?ACTION=CHERCHER&FIELD_1=REF&VALUE_1=IA00121915 Kastelo de Magny-en-Bessin] » ([https://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fwww2.culture.gouv.fr%2Fpublic%2Fmistral%2Fmerimee_fr%3FACTION%3DCHERCHER%26FIELD_1%3DREF%26VALUE_1%3DIA00121915 arkivo]), notico IA00121915 - [[Datumbazo Mérimée]] - [[Ministerio pri kulturo (Francio)|Franca ministerio pri kulturo]].</ref>.
 
[[Dosiero:Nicolas-Joseph Foucault.jpg|eta|[[Nicolas-Joseph Foucault]] (1698)<br><small>Gravuraĵo de [[Pieter van Schuppen]] laŭ pentraĵo de [[Nicolas de Largillierre]].</small>]]
La feŭdo estis sekve akirita la [[25-an de decembro]] [[1694]] de [[Nicolas-Joseph Foucault]], ankaŭ intendanto de la ĝenerala provinco de Caen de [[1689]] ĝis [[1706]]<ref name="ReferenceB">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.18</ref>. Ĝi fariĝis [[Markizo|markizolandomarkizo]]lando en [[februaro]] [[1695]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.18<name="ReferenceB"/ref>. Foucault mem malofte vizitis Magny : li ĉefe uzis la terenon por stoki la artefaktojn malkovritajn dum la serĉfosadoj, kiujn li farigis en [[Vieux-la-Romaine]] kaj [[Coutances]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.21-22</ref>.
 
La filo de la intendanto Foucault, Nicolas-Joseph Foucault la 2-a, estis la ĉefa posedanto de la kastelo ekde [[1704]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.22</ref>. Tie li vivis ĝis sia morto en [[1772]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Caumont 1857]], p.588</ref>. Li pligrandigis la terenon per la akiro de landoj en [[Bazenville]], kaj sekve en [[Damigny]] en [[1714]]<ref name="ReferenceC">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.23</ref>. La markizino sekve iniciatis proceson kontraŭ sia edzo pro financaj kialoj, kaj obtenis en [[1719]] « <i>''plenan proprieton de la tereno de Magny</i>'' », kvankam ĝin ŝi neniam vizitis<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.23<name="ReferenceC"/ref>.
 
La markizo fine reakiris Magny per dekreto de la Parlamento de Parizo en [[1728]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.23-24</ref>. Li loĝis en la kastelo ekde [[1736]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.24-25</ref>. Li interalie kreis monumentan arbaran avenuon laŭlonge de la akso de la kastelo direkte al la [[katedralo de Bayeux]], bildigitan en [[1736]]<ref name="ReferenceD">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.24</ref>. En [[1731]], la markizo fariĝis reĝa ĉasleŭtenanto. Li poste kutimiĝis restadi vintre en [[Parizo]], precipe en sia [[Palaceto Magny|palaceto Magny]], kiun li akiris en [[1758]]<ref name="ReferenceE">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.26</ref>. La tereno de Magny tiam etendiĝis sur proksimuma areo de 336 hektaroj, tio estas tri kvaronoj de la [[Magny-en-Bessin|nuntempa komunumo]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.26<name="ReferenceE"/ref>. Vidviĝinta en 1755, la markizo perdis siajn tri gefilojn antaŭ sia morto kaj ne havis idon. Priskribita kiel « ''kristana filozofo'' » en siaj lastaj jaroj, li mortis 95-jaraĝa en sia kastelo la [[20-an de junio]] [[1772]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.26-27</ref>. Lia tombŝtono, damaĝita dum la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]] en [[1794]], tamen ankoraŭ videblas en la [[Preĝejo Sankta-Malo de Magny-en-Bessin|preĝejo de Magny]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.27</ref>.
 
==== La kastelo ĝis 1945 ====
Post la morto de la markizo, la kastelo estis heredita de kuzoj, kiuj ne kapablis financi ĝian subtenon. Ili do decidis vendi ĝin la [[31-an de decembro]] [[1772]]<ref name="ReferenceF">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.28</ref>. La tereno estis akirita la sekvan [[17-an de januaro]] fare de la juna landsinjoro de [[Courseulles-sur-Mer|Courseulles]] kaj markizo Pierre Charles de La Rivière, militisto naskiĝinta en [[Rouen]] en [[1749]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.28<name="ReferenceF"/ref>. Li verŝajne mendis kaj pagis novan internan dekoracion, sed malofte loĝis en Magny<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.28-29</ref>. Li mortis la [[26-an de decembro]] [[1778]] je la juna aĝo de 29 jaroj pro [[variolo]], sen rekta idaro<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.30</ref>.
 
La kastela tereno tiam estis heredita de René Louis Gilles Hervé Clément Dubois de Littry la [[22-an de januaro]] [[1780]]. Li havis nur unu filinon, kiu mortis dum [[Nasko|akuŝo]] en [[1787]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.30-31</ref>. Urbestro de [[Bayeux (Francio)|Bayeux]] en [[1790]], li nek elmigris nek loĝis en la kastelo<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.31</ref>. La landsinjora altjustica povo estis neniigita en novembro 1790, kaj ĉiuj rilataj arkivoj estis bruligitaj la [[14-an de novembro]] [[1793]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.31-32</ref>. La tombŝtono de la markizo de Foucault estis damaĝita la [[8-an de julio]] [[1794]] en la loka preĝejo kaj la blazonaj ornamoj de la kastelo samepoke malaperis<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.32</ref>. La konstruaĵo estis ofte rekviciita dum la sinsekvaj militoj de la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]] kaj de la [[Unua Imperio (Francio)|Unua Imperio]] inter [[1792]] kaj [[1815]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.33</ref>.
 
[[Dosiero:La Vie à la campagne (...) bd6t5341173p 16 (4).jpg|eta|maldekstre|250ra|La granda salono en [[1914]].]]
La nepo de Dubois de Littry, Claude Clément Auguste de La Tour du Pin, fariĝis siavice urbestro de Bayeux sed mortis jam en [[1812]]. Lia fratino tiam edziĝis kun la estonta [[Deputito (Francio)|parlamentano]] [[Eugène-François-Charles Achard de Bonvouloir]], kies familio konservis la kastelon ĝis [[1945]]<ref name="ReferenceG">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.35</ref>. Dum tiu periodo, la sinsekvaj posedantoj de la kastelo estis plejofte ankaŭ urbestroj de [[Magny-en-Bessin]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.35<name="ReferenceG"/ref>. La tereno pli ĝenerale « <i>''spertis brilan vivon</i>'' » en la [[19-a jarcento]]. La dependaĵoj de la kastelo gastigis hundaron por la [[ĉasado]] de [[leporo]]j ĝis proksimume la jaro [[1900]]. La kastelanoj de Magny-en-Bessin ankaŭ konatiĝis pro siaj multnombraj mondumaj kunvenoj<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.35-37</ref>. La dungitaro cetere estis abunda<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.37-38</ref>.
 
Ĉirkaŭ la jaro [[1840]], la grafo Charles de Bonvouloir rearanĝigis la parkon kaj ties najbaraĵon<ref name=IA00121915/>. Sude de la kastelo malaperis la antaŭkorto, la [[ĉirkaŭfosaĵo]]j kaj la honora korto, samkiel la [[franca ĝardeno]] plinorde. Nova stelforma, 10-hektara parko estis kreita, sed ne tute konformis al la klasikaj principoj de [[pejzaĝa parko|anglastila pejzaĝa parko]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.38-39</ref>. Pliaj riparadoj de la plankoj kaj de la tegmento okazis en la kastelo ĉirkaŭ la jaro 1900<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.38</ref>.
 
[[Dosiero:CPA Chateau de Magny.jpg|eta|250ra|La norda fasado komence de la [[20-a jarcento]].]]
Guillaume de Bonvouloir, patro de tri filinoj, fariĝis vidvo en [[1935]] kaj mortis la [[14-an de majo]] [[1937]]. La kastelo estis tute senigita je sia meblaro pro la rezultinta vendo, kiu okazis jam en julio<ref name="ReferenceH">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.39</ref>. Dum la [[Dua mondmilito]] kaj la [[okupacio de Francio]], la kastelo estis rekviziciita ekde la [[10-a de julio]] [[1940]] de la germanaj fortoj, kiuj tie instalis komandantejon. La konstruaĵo ĉefe utilis por loĝi rotojn kaj stoki variajn materialojn, kiujn bezonis la marbordaj [[kazemato]]j nur 4 kilometrojn norde<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.40</ref>. Ankaŭ ekzistis proksima bazo de la [[Kriegsmarine|germana mararmeo]] ekde januaro 1942. Malgraŭ sia strategia loko, la kastelo ne spertis gravajn damaĝojn dum tiu periodo<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.40-41<name="ReferenceA"/ref>. La soldatoj de la [[Wehrmacht]] loĝis en la kastelo mem. Al la membroj de la [[Ostlegionen]], kiuj konsistis el fremdaj voluntuloj aŭ konskripciuloj, oni atribuis la dependaĵojn<ref name="ReferenceI">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.41</ref>. Ankoraŭ videblas hodiaŭ [[grafitio]]j de tiu periodo, inkluzive de du [[svastiko]]j kaj unu karikaturo de [[Adolf Hitler]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.41<name="ReferenceI"/ref>. Magny-en-Bessin estis liberigita vespere de la [[6-a de junio]] [[1944]] fare de la 2-a bataliono de la [[regimento Gloucestershire]], post kiam la germanaj fortoj « <i>''urĝe</i>'' » evakuis la konstruaĵon<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.41-42</ref>. Dum la sekvinta [[batalo de Normandio]], la kastelo daŭre estis uzita kiel deponejo. Provizora [[aerodromo]] estis aranĝita sude de la kastelo kaj operaciis ĝis septembro 1944. Dumtempe, « <i>''neniu (...) loĝis en la kastelo</i>'' »<ref name="ReferenceJ">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.42</ref>.
 
==== 1945-2016 : vendoj, damaĝoj kaj unuaj provoj al valorigo ====
[[Dosiero:Magny-en-Bessin château.JPG|eta|maldekstre|La kastelo en 2013, antaŭ la incendio de 2016.]]
La kastelo kaj ties tereno estis venditaj de la filinoj de Guillaume de Bonvouloir en 1945 al Guy Bertrand Marie Joseph Kermerec'hou de Kerautem, profesia antikvaĵisto<ref name=LML/>. Li tuj klopodis malinstali multajn elementojn, tiel ke « <i>''ĉio elŝirebla kaj vendebla estis elŝirita kaj vendita</i>'' » : lignaĵoj, paneloj, kamenoj... Eĉ la « <i>''plej belaj arboj de la parko</i>'' » estis tranĉitaj<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.42<name="ReferenceJ"/ref>.
 
Post denunco komenciĝis instruado pri la klasifiko de la konstruaĵo la [[16-an de novembro]] [[1945]]. Tio rezultigis oficialan registriĝon de la kastelo kaj ties parko en la inventaro de [[Historia Monumento (Francio)|francaj historiaj monumentoj]], laŭ reglamenta akto de la [[31-a de majo]] [[1946]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.42<name="ReferenceJ"/ref>. Malgraŭ tiu protektado ŝajne « <i>''pludaŭris la rabado</i>'' »<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.42<name="ReferenceJ"/ref>.
 
[[Dosiero:Château de Magny-en-Bessin détail installation de levage.jpg|eta|Rusta restaĵo de industria levilo ĉe la kastela fasado (2020).]]
La [[26-an de aŭgusto]] [[1949]], la [[Belgio|belga]] [[industriisto]] Josef van Pamel aĉetis la terenon kaj fondis la Linan Societon de Magny ({{fr}} ''Société linière de Magny'')<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.42-43</ref>. La kastelo tiam transformiĝis al ŝpinejo, pli precize al fabrikejo kie oni disigis [[Lino|linajn]] kaj [[Kanabo|kanabajn]] [[fibro]]jn. La muroj de la teretaĝo estis detruitaj kaj nova, 50-metra slabo el betono ebligis la instaladon de multpezaj maŝinoj. La kapelo, kiu nun ĝenis la aliron al la malsupra parto de la konstruaĵo, estis same detruita. Kelkaj teknikaj instalaĵoj estis konstruitaj en la parko, inkluzive de hangaroj<ref name="ReferenceK">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.43</ref>.
 
[[Dosiero:Château de Magny-en-Bessin côté et bâtiments agricoles.jpg|eta|maldekstre|La kastelo kaj du hangaroj (2018).]]
José van Pamel, filo de la fondinto de la fabrikejo, sukcedis lin en [[1973]] sed la kompanio progrese malaktiviĝis. Ĉevalbredejo estis kreita sed same ĉesis funkcii post iom da tempo. José van Pamel fariĝis urbestro de [[Magny-en-Bessin]] en [[1983]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.43<name="ReferenceK"/ref>.
 
Post la malaktiviĝo de la fabrikejo, José van Pamel vendis siajn bienojn. La kastelo mem estis cedita en [[1989]], kaj la dependaĵoj estis venditaj la [[16-an de marto]] [[2003]] per tutviva hipoteko ({{fr}} ''viager'')<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.43<name="ReferenceK"/ref>. Ĝi estis akirita de [[Krijn Giezen]], [[Nederlando|nederlanda]] [[pentristo]] kaj artisto naskiĝinta en [[1939]] en [[Noordwijk]], kaj de ties edzino Martha, eldonistino<ref name="LML">{{citaĵo el la reto |lingvo=fr |aŭtoro=Frédéric Oblin |titolo=Magny-en-Bessin : le château assassiné |url=https://www.lamanchelibre.fr/actualite-36434-magny-en-bessin-le-chateau-assassine |retejo=[[La Manche libre]] |dato=17-a de junio 2012 |alirita=2023-10-15}}</ref>. Ili enloĝiĝis en la kastelon, sekve en la komunajn kvartalojn<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.43-44</ref>. Krijn Giezen estas rigardata interalie kiel la fondinto de la [[Landarto|landarta movado]] kaj de [[ekologia arto]] en Nederlando en la [[1960-aj jaroj|1960-aj]] kaj [[1970-aj jaroj]]<ref name=LML/><ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Deniaux 2019]]</ref><ref name=LML/>. Krom la loĝejo de la artisto, la tereno estis ankaŭ sia ateliero kaj ekspoziciejo<ref name="ReferenceL">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.44</ref>.
 
[[Dosiero:Château de Magny-en-Bessin - écuries.jpg|eta|maldekstre|Ĉevalejo de la bredejo de Magny.]]
En [[1989]], la arboj de la tiel nomata episkopa aleo, direkte al la [[katedralo de Bayeux]], estis tranĉitaj. Tion « <i>''travivis multaj vilaĝanoj kiel dramon</i>'' » laŭ gazeta artikolo de ''[[Ouest-France]]'' de la [[18-a de marto]] [[2016]]. La rilatoj inter la proprietuloj kaj la loka municipo konsekvence aĉiĝis. La kastelo mem ne estis loĝata kaj restis malzorgata dum pluraj jardekoj. Alia gazeta artikolo de ''[[La Manche libre]]'' eĉ elvokas « <i>''murditan kastelon</i>'' »<ref name="LML" />.
 
La proprietulo mortis la [[30-an de januaro]] [[2011]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.44<name="ReferenceL"/ref>. Lia vidvino ekde tiam loĝas en unu el la vastaj komunaj dependaĵoj de la kastelo<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.44<name="ReferenceL"/ref>. Sinsekvaj vendoprojektoj ne konkretiĝis. Pluraj plankoj de la okcidenta pavilono cetere kolapsis jam antaŭ [[2011]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.44<name="ReferenceL"/ref>.
 
==== Ekde 2016 : incendioj kaj savoprojekto ====
Dum la nokto de la [[16-a de marto|16-a]] ĝis la [[17-a de marto]] [[2016]], je noktomezo, incendio okazis en la norda parto de la kastelo. Ĝi preskaŭ tute detruis la ĉarpentraĵon kaj la plankojn<ref name=IA00121915/><ref name="Francetv"/><ref name="of17032016">{{citaĵo el la reto |lingvo=fr |aŭtoro=Éric Marie|titolo=Le château de Magny-en-Bessin ravagé par un incendie |url=https://www.ouest-france.fr/normandie/bayeux-14400/le-chateau-de-magny-en-bessin-ravage-par-un-incendie-4102145 |retejo=Ouest-France.fr |dato=16-a de marto 2016 |alirita=15-a de oktobro 2023}}</ref>, malgraŭ la interveno de pli ol 50 fajrobrigadistoj kaj 20 fajrobrigadaj veturiloj<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.44<name="ReferenceL"/ref>. La fajro ŝajne devenis de la unua etaĝo aŭ de la subtegmenta areo, kaj eble estis kaŭzita de elektra [[kurta cirkvito]]. La batalo kontraŭ la incendio estis despli malfacila pro la malbona stato de la konstruaĵo, precipe pro la parte disfalitaj plankoj<ref name=of17032016/>.
 
Malgraŭ zorgema estingo de la braĝoj, nova incendio pludamaĝis la konstruaĵon la [[26-an de marto]] [[2016]] posttagmeze, nur dek tagoj post la unua fajro. Du traboj de la unua etaĝo denove flamiĝis<ref>{{citaĵo el la reto |lingvo=fr |aŭtoro=Éric Marie |titolo=Un nouvel incendie au château de Magny-en-Bessin |url=https://www.ouest-france.fr/normandie/bayeux-14400/un-nouvel-incendie-au-chateau-de-magny-en-bessin-4123166 |retejo=Ouest-France.fr |dato=26-a de marto 2016 |alirita=16-a de oktobro 2023}}</ref>.
 
El la du sinsekvaj incendioj rezultis gravaj damaĝoj al duona parto de la kastelo, per la kompleta detruo de tegmentoj kaj plankoj. La betona slabo tamen sukcese rezistis al la pezo de ruboj, kio ŝparis la subteretaĝon<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.44<name="ReferenceL"/ref>.
 
Post la katastrofo, la riparado de la kastelo fariĝis unu el la oficialaj financaj celoj de la unua « [[lotludo de la heredaĵo]] » ({{fr}} ''loto du patrimoine'')<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.44<name="ReferenceL"/ref>, organizita de la Misio pri la identigo kaj savo de endanĝeritaj monumentoj kaj ties estro [[Stéphane Bern]]. La kastelo, samkiel 269 aliaj monumentoj en Francio, estis elektita en [[majo]] [[2018]] inter pli ol {{nombro|2000}} kandidatoj<ref name="of150119">{{citaĵo el la reto |lingvo=fr|titolo=Magny-en-Bessin. Une association se penche au chevet du château |url=https://www.ouest-france.fr/normandie/magny-en-bessin-14400/magny-en-bessin-une-association-se-penche-au-chevet-du-chateau-6195476 |retejo=Ouest-France |dato=25-a de januaro 2019 |alirita=15-a de oktobro 2023}}</ref><ref name="of110618">{{citaĵo el la reto |titolo=Stéphane Bern choisit le château de Martina |url=https://www.ouest-france.fr/normandie/magny-en-bessin-14400/stephane-bern-choisit-le-chateau-de-martina-5817293 |retejo=[[Ouest-France]] |dato=11-a de junio 2018 |alirita=15-a de oktobro 2023}}</ref>. Per la partopreno de la forte damaĝita konstruaĵo al tiu populara televida okazaĵo, la organizantoj ambiciis « <i>''ĵeti lumon sur la kastelon</i>'' »<ref name=of150119/>.
 
[[Dosiero:Façade avant gauche château de Magny-en-Bessin.jpg|maldekstre|eta|Suda fasado de la kastelo en septembro 2020.]]
La [[17-an de septembro]] [[2018]] fondiĝis nova asocio cele al la savo de la monumento. Ĝia prezidanto estis Hervé Baptiste<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.44-45</ref>, eksa ĉefarkitekto de historiaj monumentoj, pro peto de la proprietulino<ref name="of260119">{{citaĵo el la reto|lingvo=fr|titolo=Hervé Baptiste, l’architecte à la barre |url=https://www.ouest-france.fr/normandie/magny-en-bessin-14400/herve-baptiste-l-architecte-la-barre-6197166 |retejo=Ouest-France |dato=26-a de januaro 2019 |alirita=15-a de oktobro 2023}}</ref>. La urbestro de la komunumo ankaŭ estas laŭjura membro de la asocio<ref name=of260119/>.
 
La asocio, kiu nombris proksimume 200 membrojn en 2021<ref name="ReferenceM">[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.45</ref>, interalie iniciatis gviditajn vizitojn de la tereno okaze de la [[eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo]] de [[2020]]. Entute 180 vizitantoj same malkovris la lokon okaze de la eŭropaj tagoj de [[2022]]<ref name="">{{citaĵo el la reto |lingvo=fr |aŭtoro=Simon Deneuville |titolo=Ce château méconnu à Magny-en-Bessin |url=https://actu.fr/normandie/bayeux_14047/ce-chateau-meconnu-a-magny-en-bessin_59272846.html |retejo=actu.fr |dato=28-a de aprilo 2023 |alirita=15-a de oktobro 2023}}</ref>.
 
La unuaj, plej necesaj riparadoj estis taksitaj je kosto de {{Nombro|825000}} €<ref name=of150119/>, inkluzive de {{Nombro|150000}} € cele al precipe urĝaj riparadoj laŭ la franca Fondaĵo pri heredaĵo<ref name="actu">{{citaĵo el la reto |lingvo=fr |titolo=Magny-en-Bessin. Le loto du patrimoine à la rescousse d'un château abandonné près de Bayeux |url=https://actu.fr/normandie/magny-en-bessin_14385/magny-bessin-loto-patrimoine-rescousse-dun-chateau-abandonne-pres-bayeux_17226776.html |retejo=actu.fr |dato=11-a de junio 2018 |alirita=15-a de oktobro 2023}}</ref>.
 
Unua konstrulaboro okazis fine de la jaro [[2020]] kaj kostis {{nombro|60000}} €. Ĝi estis subvenciita de la lotludo de la heredaĵo, sed ankaŭ de la [[departementa konsilio de Calvados]] kaj de la regiona direkcio pri kulturaj aferoj (DRAC)<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.45<name="ReferenceM"/ref>. La kastelo denove estis elektita de la Misio de Stéphane Bern por ricevi beneficon okaze de la heredaĵa lotludo de [[2021]]. Ĝi tiel obtenis subvencion de {{nombro|300000}} €<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.45<name="ReferenceM"/ref>, cele al la akva kaj aera hermetikigo de la konstruaĵo. Administra konstrulicenso estis validigita la [[7-an de oktobro]] [[2022]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.45<name="ReferenceM"/ref>.
 
== Kastela arkitekturo kaj parko ==
{|class="center" style="border: solid 1px black; border-radius: 1em;"
|[[Dosiero:Magny-en-Bessin - domaine plan.svg|maldekstre|450ra]]
|<b>'''Plano de la kastela tereno :</b>'''<br /><br />A) Kastelo<br>B) Pavilono de la Horloĝo<br>C) Forcejo<br>D) Remizo<br>E) Ĉevalejo<br>F) Malaperinta kapelo<br>G) Hangaro<br>H) Fabrikejaj hangaroj<br><br><br>1) Kartuziana ĝardeno<br>2) Fruktarbejo<br>3) Franca ĝardeno
|}
 
=== Datigo de la konstruaĵo===
[[Dosiero:CHATEAU DE L ETANG ENTREE 1705 ok.jpg|eta|Artista bildigo de la flanka fasado de la [[Kastelo L'Étang (Marnes-la-Coquette)|kastelo L'Étang]], ĉirkaŭ [[1705]]. Tiu konstruaĵo eble inspiris la kreinton de Magny-en-Bessin.]]
Antaŭ la kastelo de Magny jam ekzistis tie « <i>''gravaj konstruaĵoj</i>'' », kiel atestas indicoj pri la reuzado de malnovaj muroj por la starigo de la nuna strukturo<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.19</ref>. Aliajn spurojn oni malkovris okaze de freŝdataj konstrulaboroj, inkluzive de eksa kameno, [[Firsto|firsta]] [[Junto (arkitekturo)|junto]] de « <i>''apoginta malaperinta konstruaĵo</i>'' », « <i>''ŝtopita fenestra truo</i>'' » kaj aliaj elementoj el la [[Mezepoko|mezepoka periodo]]. Do eblas konkludi, ke « <i>''ekzistis grava kastelo antaŭ la aktuala</i>'' »<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.19-20</ref>.
 
Sur la ĉarpentaĵo de la tiel nomata pavilono de la horloĝo legeblas la jena enskribaĵo : « </i>Jules Guesnet, 18-jara kaj mia 45-jara patro konstruis tion en la jaro 1715</i> »<ref name=IA00121915/><ref name="ReferenceN">''[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Le patrimoine des communes du Calvados]]'', p.1339</ref>. Jacques Moussard, naskiĝinta en [[Bayeux (Francio)|Bayeux]], jam estis rigardita kiel la ĉefarkitekto<ref name="Francetv">{{Citaĵo el la reto |lingvo=fr|titolo=Le château de Magny-en-Bessin est parti en flamme |url=https://france3-regions.francetvinfo.fr/normandie/calvados/chateau-magny-bessin-est-parti-flamme-954851.html |retejo=France 3 Normandie |dato=18-a de marto 2016 |alirita=15-a de oktobro 2023}}</ref>. Laŭ Hervé Baptiste, tiu aserto tamen « <i>''certe malpravas</i>'' »<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.24<name="ReferenceD"/ref>. La stilo de la kastelo estis videble inspirita de la verkoj de [[Jules Hardouin-Mansart]], precipe de la [[Kastelo L'Étang (Marnes-la-Coquette)|kastelo L'Étang]] en [[Marnes-la-Coquette]]<ref>''[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Le patrimoine des communes du Calvados]]'', p.1339<name="ReferenceN"/ref>. Tiu influo eble devenis de [[Michel Chamillart]], eksa proprietulo de Magny kaj amiko de la familio Foucault (ambaŭ patro kaj filo)<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.25</ref>.
 
[[Dosiero:Magny-en-Bessin - château plan eo.svg|eta|maldekstre|Detala plano de la teretaĝo de la kastelo en la [[18-a jarcento]].]]
Oni longatempe malprave konsideris, ke la nuna kastelo estis konstruita inter [[1689]] kaj [[1715]]<ref>''[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Le patrimoine des communes du Calvados]]'', p.1339<name="ReferenceN"/ref>. Laŭ Hervé Baptiste, kiu dubigas tiun datigon, la plej verŝajna periodo estas ĉirkaŭ la jaro [[1728]], kvankam restas neniu teksta fonto de tiu epoko<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.24<name="ReferenceD"/ref>. Muroj de la antaŭa konstruaĵo estis konservitaj, eble ĉar la mendinto deziris korekti la ĝeneralan akson de la konstruaĵo por kongruigi ĝin kun ties de la [[katedralo de Bayeux]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.24<name="ReferenceD"/ref>. La du pavilonoj cetere estis starigitaj kun videbla zorgo pri [[simetrio]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.24<name="ReferenceD"/ref>.
 
Palumbejo estis konstruita iam dum la [[18-a jarcento]]<ref>''[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Le patrimoine des communes du Calvados]]'', p.1339<name="ReferenceN"/ref>. 80 % de la paroĥaj landoj tiam apartenis al la sinjoro de Magny<ref>''[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Le patrimoine des communes du Calvados]]'', p.1339<name="ReferenceN"/ref>. Majesta, proksimume 2-kilometrojn longa aleo etendiĝis antaŭ la kastelo kaj direktis al la kruciĝa turo de la katedralo<ref>''[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Le patrimoine des communes du Calvados]]'', p.1339<name="ReferenceN"/ref>.
 
La ĉarpentaĵo estis plenumita ĉirkaŭ [[1730]], kaj « <i>''ĉio estis pli malpli finpretigita ĉirkaŭ la jaro 1736</i>'' »<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.24<name="ReferenceD"/ref>.
 
La nova [[napoleona katastro]] priskribis la terenon en [[1809]] : la komunaj kvartaloj ŝajne jam estis en sia nuntempa, konservata stato<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.33-34</ref>. Nova ĉevalejo estis konstruita en [[1960]]<ref name="INV">[http://www2.culture.gouv.fr/documentation/memoire/HTML/IVR25/IA00121915/INDEX.HTM Ligilo al la regiona inventaro (ciferecigita dosiero)]</ref>.
 
=== Materialoj kaj dekoracio ===
La kastelo konsistas el [[Kvadro (ŝtono)|kvadroŝtono]], [[kalkoŝtono]], [[mortero]] kaj [[boso]]j<ref>''[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Le patrimoine des communes du Calvados]]'', p.1339<name="ReferenceN"/ref>. La kelkaj konservataj dekoraciaj elementoj havas fortan [[Rokoko|rokokan stilon]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.24<name="ReferenceD"/ref>. Plejpartaj arkitekturaj artefaktoj tamen malaperis pro kaperado. Notinde restas strukturo el [[forĝita fero]] de granda ŝtuparo en la parto plej damaĝita de la incendio.
 
<gallery>
Linio 147:
[[Dosiero:Parterre magny en bessin XVIIIe effet aquarelle.jpg|eta|Artista bildigo de la partero de la kastelo de Magny-en-Bessin en la 18-a jarcento.]]
[[Dosiero:La Vie à la campagne (...) bd6t5341173p 17.jpg|eta|La kastelo speguliĝante sur akvejo.]]
La vastaj aleoj de la kastelo kovris tri kvaronojn de la areo de la nuna komunumo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj<ref>''[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Le patrimoine des communes du Calvados]]'', p.1338</ref>. La kastelon priskribis en 1857 [[Arcisse de Caumont]] kiel « <i>''konsiderindan</i>'' »<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Caumont 1857]], p.587</ref>.
 
Antaŭ la kastelo, komence de la « <i>''granda avenuo</i>'' » estis antaŭkorto sekvita de honora korto. Cetere ekzistis diversaj akvejoj, sed ankaŭ [[franca ĝardeno]] norde de la konstruaĵo<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.35<name="ReferenceG"/ref>.
 
La tereno fine inkludis [[Fruktoĝardeno|fruktoarbejon]] kaj « <i>''kartuzianstilan</i>'' » [[legomĝardeno]]n, kiuj estis aldonitaj je nekonata dato<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.39<name="ReferenceH"/ref>. [[Forcejo]], verŝajne konstruita de la firmao [[Guillot Pelletier]], aperis fine de la 19-a jarcento, samkiel nedaŭra [[Teniso|tenisejo]]<ref>[[Kastelo de Magny-en-Bessin#Bibliografio|Baptiste 2023]], p.39<name="ReferenceH"/ref>.
 
<gallery>
Linio 163:
{{referencoj|2}}
 
== BibliografioLiteraturo ==
<span title="Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.">[[Dosiero:Icon_flatdesign_plume.svg|20ra|alt=Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.]]</span> : fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.
*<small>[Baptiste 2023]</small> Hervé Baptiste, « ''Magny-en-Bessin, histoire d'un château'' », Bulletin de la société des antiquaires de Normandie, no LXXX (2021),‎ 2023, p. &nbsp;9-45. <span title="Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.">[[Dosiero:Icon_flatdesign_plume.svg|20ra|alt=Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.]]</span>
*<small>[Caumont 1857]</small> Arcisse de Caumont, ''Statistique monumentale du Calvados'', vol. 3, Caen, L. Jouan, 1857 ([http://le50enlignebis.free.fr/spip.php?article7502 legu] - <small>[https://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fle50enlignebis.free.fr%2Fspip.php%3Farticle7502 arkivo]</small>), p. &nbsp;587-588. <span title="Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.">[[Dosiero:Icon_flatdesign_plume.svg|20ra|alt=Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.]]</span>
*<small>[Kolektiva 2001]</small> Kolektiva verko, ''Le patrimoine des communes du Calvados'', Parizo, Flohic, 2001, 1715 p. {{ISBN|2842341112}}, p. &nbsp;1338-1339. <span title="Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.">[[Dosiero:Icon_flatdesign_plume.svg|20ra|alt=Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.]]</span>
*<small>[Gosselin 1963-1964]</small> Louis Gosselin, « ''Quelques notes concernant Nicolas-Joseph Foucault, intendant de Caen, et son château de Magny'' », Bulletin de la société des antiquaires de Normandie, no LVII,‎ 1963-1964, p. &nbsp;541-545.
*<small>[Maumené 1914]</small> Albert Maumené, ''La Vie à la campagne : travaux, produits, plaisirs'', Hachette, 1914, 30 p. ([https://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bd6t5341173p/f15.item legu] <small>[https://archive.wikiwix.com/cache/?url=https%3A%2F%2Fgallica.bnf.fr%2Fark%3A%2F12148%2Fbd6t5341173p%2Ff15.item arkivo]</small>).
*<small>[Seydoux 1985]</small> Philippe Seydoux, ''Châteaux du pays d'Auge et du Bessin'', Éditions de la Morande, 1985, 96 p.