Mi publikigas la kodon de la roboto redakti

Saluton al ĉiuj, robotistoj. 🤖 @Taylor 49, @LiMr, @KuboF Hromoslav, @ThomasPusch
Mi volas dividi kun vi la kodon de mia roboto Ĉaŭ-ĉaŭ-bot. La deponejo troveblas ĉe la adreso gitlab.com/SuperNabla95/roboto-por-vikipedio/-/tree/main. Eble en la venontaj semajnoj mi pli malaktiviĝos, do mi deziras dividi kun la komunumo la kodon de mia roboto por ke aliaj povus uzi ĝin en la estonteco. Mi uzis ĝin en miloj da paĝoj kaj neniam havis problemojn. La nura problemo kiun mi konas estas ke nuntempe la roboto ne bone komprenas la komentojn ene de citŝablonoj, do ekzemple kun citaĵoj kiel {{cite web|title=...<!--|date=August 13, 2012-->|url=...}} la roboto povus misfunckii. Tamen tiu kazo, laŭ mia sperto, estas vere tre malofta. Se vi iam uzos la kodon, vi povas reporti al mi problemojn aŭ sugestojn.
Bonan redaktadon. Amike, — Super Nabla🪰 23:33, 5 maj. 2023 (UTC)Reply

Fuŝo en Bochum redakti

Saluton. Mi ĵus rigardis la historion de Bochum. Ŝajnas al mi, ke via roboto estas iomete fuŝa kaj akcidente forprenis komencajn spacetojn el la <timeline>-kodo. Tio kaŭzis difektiĝon de la kodo kaj multajn erarmesaĝojn. Mi ĵus permane korekti la fuŝon. Tlustulimu (diskuto) 18:41, 19 apr. 2024 (UTC)Reply