Vlastimil Brodský: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:59, 7 aŭg. 2007

Vlastimil BRODSKÝ (* 15an de decembro 1920 en Hrušov, hodiaŭa Ostrava-Hrušov, ĉeĥa Silesio; † 20an de aprilo 2002 en Slunečná per memmortigo) estis unu el la plej famaj ĉeĥa film- kaj televidaktoroj.


Biografio

Vlastimil BRODSKÝ 1920 en Hrušov nasĝis kiel filo de teatra aktorino. Jam infanaĝe li entuziasmiĝis pri aktorado; ankoraŭ dum sia lerneja epoko li ricevis unuaj instruojn pri aktorado, de Emil František BURIAN. En la teatro de BURIAN poste ricevis, en aĝo de 19 jaroj, Vlastimil BRODSKÝ la unuan rolon. BRODSKÝ tie laboris ĝis eble 1940; tiam la komunisto BURIAN arestiĝis.

BRODSKÝ ŝanĝis al la Vétrinik-teatro, aktoris en la urba teatro de Prago kaj en la armea teatro; 1945 li revenis al la ensemblo de E. F. BURIAN. De 1948 ĝis 1990, dum tiom multe da jaroj, li havis engaĝon ĉe la Praga teatro apud la vitejoj.

Ekde 1946 li filmaktoris, ekde mezo de la 1950aj jaroj kun pli grandaj roloj. Ofte li aktoris en porinfanaj kaj fabelfilmoj, ekzemple la ĉeĥaj televidserioj »Pan Taŭ« kaj »La vizitantoj« (»Návštěvníci«). Plej li famiĝis – ankaŭ internacie – per la korpigo de la juda flanbakisto en la filmo »Jakobo la mensoganto« (»Jakob der Lügner«, de la orientgermana reĝisoro Frank BEYER – la unua orientgermana filmo kiu proponiĝis pro la »Oskar«-filmpremio). Por tiu ĉi rolo BRODSKÝ ricevis premion »Arĝenta Urso« de la okcidentgermana filmfestivalo »Berlinale« 1975 kaj orientgermanan »Nacian Premion de GDR«.

En GDR li kunaktoris en filmkomedio »Ho, doktoro!« kune kun la ege ŝatata kaj kapabla aktorino Agnes KRAŬS.

Eĉ tre maljune li aktoris en multaj filmoj kaj televidaĵoj.

BRODSKÝ dufoje edziĝis; la dua edzino estis la granda ĉeĥa kinostelulino Jana BREJCHOVÁ. Lia filo el la unua geedziĝo Marek BRODSKÝ estas aktoro kaj verkisto. Ankaŭ lia filino Tereza BRODSKÁ estas fama aktorino.


Filmografio (ekzemploj)


Retpaĝoj