Lemmer: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Verdulo (diskuto | kontribuoj) e Nova paĝo: '''Lemmer''' (frise: ''De Lemmer'') estas vilaĝo en la komunumo Lemsterland, provinco Friesland (Nederlando). Ĝi estas unu el la plej konataj [[akvosporto|... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:19, 17 aŭg. 2007
Lemmer (frise: De Lemmer) estas vilaĝo en la komunumo Lemsterland, provinco Friesland (Nederlando). Ĝi estas unu el la plej konataj akvosportaj lokoj. La vilaĝo Lemmer havas 10 000 loĝantojn, la komunumo Lemsterland ĉ. 14 000. En Tacozijl, apud Lemmer, troviĝas la Ir. D.F. Woudagedrenmaŝino, La plej granda vapordrenmaŝino iam konstruita, kiu ekde 1998 estas sur la listo de Mondheredaĵoj de UNESKO. La Barĝo el Lemmer (Lemster Aak) estas tradicia velŝipo kiu devenas el Lemmer. De Groene Draak (La Verda Drako), la velŝipo de Reĝino Beatrix, estas Tia ŝipo.