Monfragüe: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yomismo (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|300 px|Floro de cisto en Monfragüe La '''Nacia Parko de Monfragüe''' estas unu el la 14 Naciaj Parkoj kiuj ekz... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:35, 4 okt. 2007
La Nacia Parko de Monfragüe estas unu el la 14 Naciaj Parkoj kiuj ekzistas en Hispanio. Ĝi troviĝas ene de la provinco de Cáceres, kaj estas la unua nacia parko de Ekstremaduro.
Historio
- 4 de aprilo de 1979: deklarita Natura Parko (plej alta kategorio de protektado en la regiona nivelo).
- 1988: deklarita ZEPA) (Zono de Speciala Protekto de Birdoj).
- Julio de 2003: rezervejo de la Biosfero agnoskita de UNESCO.
- Januaro de 2006: propono de Monfragüe kiel Nacia Parko de la Junta de Extremadura al la hispana registaro.
- Majo de 2006: La Ministra Konsilantaro sendis la proponon al la Parlamento.
- Decembro de 2006: oni pristudas la aferon en la Parlamento.
- Febrero de 2007: ĝi estis aprobita de la lasta parlamenta instanco.
- Marzo de 2007: la nacia oficia ĵurnalol BOE) publikas la Leĝon de deklaro de la Nacia Parko de Monfragüe.
Teknika Datumaro de la parko
- Nomo: Monfragüe
- Regiono: Ekstremaduro
- Provinco: Cáceres
- Amplekso: 18.852 ha
- Altitudo: 450 - 750 m
- Vilaĝoj: Casas de Miravete, Jaraicejo, Malpartida de Plasencia, Serradilla, Serrejón, Toril kaj Torrejón el Rubio.
Informo
La nomo devenas el la nomo de la regioneto uzata de la romianoj kiel "mons fragorum" (densega monto).
- Tipo de medio:
- Arbaro kaj makiso, arbopaŝtejo, rokaro kaj akvejoj.
- Faŭno (plej gravaj specioj):
- Birdoj: Monaĥvulturo (Aegypius monachus) –kun 286 paroj[1]–, Iberimperia aglo (Aquila adalberti) –kun 12 paroj–, Nigra cikonio (Ciconia nigra) –kun 30 paroj–, Ansergrifo (Gyps fulvus) –kun 500-600 paroj–, Gufo (Bubo bubo), Reĝa aglo (Aquila chrysaetos) –kun 6 paroj–, Nizaglo (Hieraaetus fasciatus) –kun 7 paroj–, Kadavrogrifo (Neophron percnopterus) –kun 35 paroj–,
- Ibeia linko (Lynx pardina) –eble ekstingita–, Lutro (Lutra lutra), (Herpestes ichneumon), Ruĝa cervo (Cervus elaphus).
- Floro (plej gravaj specioj):
- la defesoj aŭ arbopaŝtejoj: de Anzinoj (Quercus rotundifolia), Korkokverkoj (Quercus suber), kaj Fagokverko (Quercus faginea subsp broteroi);
- cistaroj (Cistus subsp ladanifer, salvifolius...), eriko (Erica sp)kaj arbutoj (Arbutus unedo);
- en rokaroj: juniperoj (Juniperus oxycedrus), Terebintarbo (Pistacia terebinthus);
- ĉe riveroj: Nigra alno (Alnus glutinosa), almezo (Celtis australis);
- en zonoj li varmaj: Sovaĝaj olivarboj (Olea europaea subsp var. silvestris).
Referencoj
- ↑ Plej granda eŭropa kolonio, je 21a de februaro de 2007, dum la Deklaro de Nacia Parko