Fugger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e "Mikŝo" -> Maksimiliano; poluretoj
Linio 1:
'''Fugger''' estas germana komerca kaj bankista dinastio, kiu regis en la komerca vivo de [[Eŭropo]], en la 15-16-aj jarcentoj. Ili evoluigis kapitalisman ekonomian vidpunkton kaj influis eĉ politikan vivon de la kontinento.
 
La familian dinastion fondis en [[1367]] la [[Ŝvabio|ŝvaba]] teksisto [[Hans Fugger]] en [[Augsburg]]. La diligenta Fugger geedziĝis dufoje, ambaŭfoje edzinigante filinon de la tiama gvidanto de la teksista gildo, tiel li ricevis urbajn civitajn rajtojn kaj liberan entreprenan rajton. Li iĝis membro de la 12-membra gilda konsilio kaj membro de la urba granda konsilio. Post lia sukcesa agado kaj morto en 1408, liaj filoj ('''Andreas''' kaj '''Jakob'') transprenis la familian komercon. La du filoj lernis pli frue la oran metiarton, ili disigis la entreprenon en 1454.
 
Kvankam Andreas kaj liaj posteuloj estis pli entreprenemaj kaj akiris rapide grandan posedaĵon, ili bankrotis en 1499, ĉar ili troentreprenis kaj perdis juĝproceson. Tiu branĉo de la Fugger-familio estas la ''Fugger vom Reh'' (kapreola Fugger) loĝis poste en suda, meza kaj orienta parto de Germanio.
 
Jakob edzinigis en 1441 filinon de moner-prega majstro. La bopatro bankrotis post tri jaroj, pro tio Jakob pli atenteme entreprenis kaj ricĉiĝis per elteno kaj forta laboro. Li iĝis en 1463 membro de la komerca gildo, mortis en 1469. Li havis sep filojn, el kiuj Ulrich kaj Georg sukcese evoluigis la internaciajn kontaktojn, interesojn de la entrepreno. Ili ricevis en 1473 lilian blazonon, tiel oni nomas tiun branĉon de la familio ''Fugger von der Lilie''. Ili traktis – helpe de la pliapli maljunmaljuna frato, Markus, vivanta en Romo – la enspezojn de la [[papo|papa]] kortego, ricevita pro vendo de la indulgencaj slipoj. Inter 1508 kaj 1515, ili luis la rajton pri monfarado, en [[Romo]].
 
Ulrich kaj Georg fondis propran agentejon en [[Venecio|venecia]] palaco de la germanaj komercistoj. Ili plej juna frato („Riĉa”) Jakobo la 2-a – kiu komence estis intruata al pastro – lernis en tiu urbo (ekde1478) modernan [[librotenado]]n. Li transprenis en 1485 gvidadon de la Fugger-agentejo de [[Innsbruck]] kaj kun bona komerca sento aliĝis al ekspluato de la minejoj en [[Tirolo]], donis longtempajn kreditojn al ĉefprinco Sigismundo, kaj reĝo Mikŝo[[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]]. Ĉar ili akiris grandegajn profitojn, la Fugger-oj financis minadon en Silezio. Tie Jakobo – kun helpo de minista spertulo – akiris lurajtojn de la kuprominejoj de Banská Bystrica, en 1495. La minejoj evoluiĝis al grava centro.
 
La Fugger-oj fondis en 1494 kun 54.385 orforinto sian unuan komercan entreprenon, ili duobligas la komencan kapitalon post du jaroj, kiam Jakobo konvinkis la princepiskopon Brixen aliĝis al la projekto. Celo de Jakobo estis akiri kupromonopolon, tiel li fondis metalfandejojn en Hohenkirchen kaj Fuggerau (nun en Aŭstrio, nomumita post la familio) kaj vendoreton en Eŭropo (gravis la agentejo en [[Antverpeno]]).
 
Jakob vivis sen heredonto, elprovis ĉiun tipon de la komercado, laboris muteme kaj obstine kaj ampleksigis la sian posedaĵon. Li akiris en 1514 eĉ la grafan titolon, ricevita de MikŝoMaksimiliano la 1-a, kies ĉefa financa apoganto li estis ekde 1490.
 
Li helpis surtroniĝon de posteulo de MikŝoMaksimiliano, Karlo[[Karolo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 5-a]] per tio, ke li pruntis pli ol duonon de la elektaj kostoj (544.000 oroj). Li pruntis eĉ al Henriko la 8-a (1516), tiel ankaŭ li iĝis lia apoganto.
 
Fugger eldonis multan monon por diversaj kontruaĵoj, el kiuj la plej grava estas la Fuggerei, la plej malnova sociala instituto de la mondo. Jakobo mortis en 1525 kaj heredigis 2.032.652 orojn al Anton Fugger, kiu fermane direktis la asocion. Antono geedziĝis en 1527 kun Anna Rehlinger, kiu naskis kvar filojn.
Linio 27:
La familio povas esti dankema al bienaĉetoj de Jakob kaj Anton Fugger, kio ebligis retenon de la riĉeco. La tri branĉoj de la familio estas
*grafoj Fugger-Kirchberg de Oberkirchen
*princoj Fugger-Glött de KirchcheimKirchheim
*princoj Fugger-Babenhausen de Babenhausen