Kuraĝo: Malsamoj inter versioj
kvalito de menso aŭ spirito, kiu ebligas al homo alfronti malfacilaĵojn, danĝerojn, dolorojn, necertecon aŭ minacon.
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kuraĝo''' estas homa sinteno, nome la kapablo konservi memregadon kaj celkonforman agemon konfronte al danĝero, malhelpo aŭ malfacilaĵo. '''Antonimoj''' estas [[t... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:44, 25 okt. 2007
Kuraĝo estas homa sinteno, nome la kapablo konservi memregadon kaj celkonforman agemon konfronte al danĝero, malhelpo aŭ malfacilaĵo. Antonimoj estas timo, poltroneco.
La adjektivo estas kuraĝa, similsencaj estas: brava, maltima, aŭdaca, heroa. Vidu ankaŭ: nobla.[1]
Lingvaj ekzemploj Zamenhofaj pri la vortuzado:
- kuraĝa maristo, konduto; kuraĝa mieno antaŭ propra kameno[2]; kuraĝe bataliZ; vi povas kuraĝe skribi al li kun la certeco, ke li vin komprenosZ; kiu kuraĝe aliras, facile akiras[3]; post la fino de la batalo estas multe da kuraĝulojZ.
Kuraĝa ago estas pripensita de la intelekto kaj decidita de la volo; maltima aŭ aŭdaca ago povas esti senpripensa, eventuale malprudenta efiko de memfidemo aŭ de individua temperamento. Kuraĝo estas virto kaj laŭdinda kvalito; maltimo aŭ aŭdaco povas esti troa aŭ mallaŭdinda eco. Ankaŭ kelkaj sportoj postulas kuraĝon (ekz-e grimpado).
Fontoj
- ↑ laŭ ReVo
- ↑ L. L. Zamenhof; C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, Stafeto, La Laguna, 1974. ISBN: 400-7609-6
- ↑ L. L. Zamenhof; C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, Stafeto, La Laguna, 1974. ISBN: 400-7609-6