Proverbaro Esperanta
Proverbaro Esperanta [1] estas la unua kolekto de proverboj en Esperanto. Ĝin aranĝis L. L. Zamenhof laŭ verko de sia patro Marko Zamenhof (Frazeologio rusa-pola-franca-germana). Ĝi enhavas 2630 proverbojn.
Proverbaro Esperanta | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ludoviko Lazaro Zamenhof | |
Eldonjaro | 1910 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Hachette | |
Konsisto
redaktiLa Proverbaro konsistas el 2 630 proverboj, ordigitaj laŭ baza termino: pri abeloj, pri abismo kaj tiel plu.
Eldonoj
redaktiLa unua eldono aperis en 1910. Ekzistas ankaŭ eldonoj el 1925, 1961 (Stafeto), 1974 (Stafeto) kaj 1990 (eldonita en Ĉinujo).
Moderna versio
redaktiBaza moderna versio de la Proverbaro Esperanta kaj multe pli kompleta estas la "Oklingva proverbaro" redaktita de Petro Desmet kaj liaj kunlaborantoj[2][3].
Recenzoj
redakti
|
Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.
-
Malantaŭa paĝo de Proverbaro Esperanta, 1925
Referencoj
redakti- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4370, paĝo 379
- ↑ Renato Corsetti, Venas proverbo el popola la cerbo, Monato, paĝoj 28-29, majo 2021
- ↑ Ludoviko Zamenhof kaj Marko Zamenhof: Oklingva Proverbaro. Redaktis Petro Desmet kaj aliaj. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2020. 543 plus 114 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-9077-06668-3
Eksteraj ligiloj
redakti- Proverbaro Esperanta, skanita versio el 1910 en Wikimedia Commons
Teksto de Proverbaro Esperanta (en Esperanto):
- Proverbaro Esperanta, ÖNB, Vieno
- http://catherinebkrause.com/wp-content/uploads/2018/03/Proverbaro-Esperanta-3.html
- Esperanta Proverbaro
Aliaj ligiloj: