Nomo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Vortospecoj}}
'''Nomo''' estas vorto por [[persono]], geografiaĵo, objekto ktp.
 
'''Nomo''' estas ĉio, kio difinas [[objekto]]n, kaj konkretan kaj abstraktan, aŭ pli amplekse ĉio, kio direktas al la [[ideo]] ĉirkaŭ la objekto.
*[[persona nomo]] aŭ donita nomo, baptonomo (tiu lasta en kristana medio)
 
*[[familia nomo]], heredita nomo,
En [[lingvistiko]] kaj [[gramatiko]], laŭ ampleksa senco, nomo estas ĉiu ajn (libera) [[vorto]], kiu ne estas [[konjugacio|konjugaciita]]; laŭ strikta kaj pli kutima senco, ĝi estas ĉiu (libera) vorto, kiu difinas objekton.
 
Por la du sencoj oni komprenu "liberan vorton", kiel vorton memstaran rilate al sia okazo en ĉiutagaj skribo kaj parolo (ekz-e la [[radiko]] "kat-" kaj la [[finaĵo]] "-o" estas malliberaj - simplaj - vortoj, dum la kunmetaĵo "kato" estas libera - kunmetita - vorto; la [[adverbo]] "morgaŭ" kaj la [[artikolo]] "la" mem estas liberaj - simplaj - vortoj). Kaj por la dua senco oni komprenu objekton kaj kiel aĵon (konkretan) kaj kiel aferon (abstraktan).
 
Do, laŭ la ampleksa senco, ne nur [[substantivo]]j, sed ankaŭ [[adjektivo]]j, adverboj, [[numeralo]]j ktp. estus nomoj, escepte konjugaciitaj [[verbo]]j, sed ankaŭ la verbaj substantivaj formoj (ekz-e adoro, kombo, serĉo ktp.). Tamen, laŭ la strikta senco, nur substantivoj kaj verbaj substantivaj formoj estas nomoj mem (t.e. en [[Esperanto]] nur o-vortoj, escepte de la speciala kazo pri [[propraj nomoj]] finiĝintaj per -a, ekz-e [[Marta]], [[Maria]] kaj [[Inocenta]], aŭ memstaraj propraj nomoj, ekz-e [[Zamenhof]], [[Kabe]] kaj [[Tamar]]).
 
En gramatiko, la klaso, kiu plej kutime sin rilatas al la nomoj, estas la substantivoj. Kelkfoje tamen adjektivoj povas reprezenti nomojn, eĉ en Esperanto. Ekz-e: "en tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj ''aliaj''" ([[L. L. Zamenhof]], "[[Ekzercaro]]"). Tio kompreneble preskaŭ ĉiam okazas pro elipso de substantivo. En multaj lingvoj, sed ĉi-foje ne en Esperanto, ankaŭ verboj, ĉefe en la infinitiva formo, kaj numeraloj ankaŭ povas reprezenti nomojn. Ekz-e: en la [[portugala]]j "um ''dever'' amaríssimo..." ("amaregan ''devon''...") kaj "não vivo papando os ''jantares'' nem morando em casa alheia" ("mi ne manĝadas la ''vespermanĝojn'' nek loĝadas en hejmo de aliaj"), ambaŭ ekzemploj el "[[Dom Casmurro]]", de la [[brazila]] verkisto [[Machado de Assis]], la verboj en infinitiva formo tute funkcias kiel substantivoj, kaj ''jantares'' eĉ gajnas pluralan formon. Alia ekzemplo, ankaŭ el la portugallingva literaturo, sed por numeraloj, estas "atacou esse lance do capítulo ''um''" ("eklegis tiun parton de la ĉapitro ''unua''", el ''[[A ilustre casa de Ramires]]'', de la [[Portugalio|portugala]] verkisto [[Eça de Queirós]]). En Esperanto, tiuokaze, la verbo gajnas ja substantivan formon (vidu ''devon'' kaj ''vespermanĝojn''), tamen la numeralo nur adjektivan (vidu ''unua'n'').
 
Gramatike oni kutimas apartigi la nomojn en du grandajn klasoj:
*tiu de propraj nomoj, kiujn sin rilatas al specifaj persono, loko, besto aŭ alia specifigita objekto (ekz-e [[Sofio]], [[Boulogne-sur-Mer]], [[Tinĉjo|Miluo]] ktp.);
*kaj tiu de komunaj nomoj aŭ komunaj substantivoj, kiu sin rilatas al ne specifaj, tamen ĝeneralaj objektoj (ekz-e [[homo]], [[urbo]], [[hundo]] ktp.).
La propraj nomoj por personoj aŭ lokoj ricevas la respektivajn specialajn nomojn antroponimon kaj toponimon (tiuj estas neoficialaj esperantigoj signifantaj homnomon kaj loknomon). Pri tiaj nomoj zorgas [[Onomastiko]]n.
 
Oni akceptas, ke eĉ antaŭ ol la invento de la skribo, la homoj jam uzadis imagojn kaj sonojn por nomi ''aĵojn'', tiam en la principo de homara historio. Kaj la natura evoluo de la komunikado pere de lingvoj permesis, ke poste aperu nomoj por difini ''aferojn'', ekz-e tempo, amo, Dio, feŭdalismo ktp. Evidente, ne nur la semantika kaj sintaksa roloj de iu nomo, sed ankaŭ ĝia komprenebleco povas laŭvarii kaj dependas de la kunteksto, en kiu ĝi estas uzata.
 
== Vidu ankaŭ ==