Instruado en Berlino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 48:
 
Fonto: Berlina Esperanto-Kulturo, aldono al BI, Aprilo 1995
 
== Rememoroj de [[Margot Kermann]]==
 
Naskita en 1906 en Berlin-Baumschulenweg (Baŭmŝulenveg), mi unue lernis la profesion de infanĝardena edukistino. En aĝo de 25 jaroj (1931) sorto min pelis viziti komercistan privatlernejon ĉe la stacidomo Börse (borso), kie laboris iu [[Margarete Saxl]] kiel instruistino por lingvoj. Ŝi regis 7 lingvojn kaj estis lerninta Esperanton - kiel ŝi diris - dum 3 semajnoj.
 
En Januaro de 1932 ŝi instigis sole min el la klaso partopreni ŝian vesperkurson. Post 4 monatoj la kurso estis finita kaj mi havis la necesan instrumentaron. Por daŭrigi ekzercojn fraŭlino Saxl konsilis al mi aboni la ĵurnalon „[[Praktiko]]“ kaj en ĝi anonci, ke mi serĉas geesperantistojn por interŝanĝo de pensoj.
 
Tiu ĉi ĵurnalo ŝajne estis legata ĉie en la mondo, ĉar mi nun ricevis kartojn el Anglio, Francio, Nederlando, Svedio, Pollando Sovetunio, ja eĉ el Japanio. La respondoj certan tempon iris tien kaj reen, sed dumtempe mi lasis ĝin ekdormi. Baldaŭ post tio ja komenciĝis la „Hitlera Regno“ kaj tie rilatoj eksterlanden ne estis dezirataj, kio ne estis kaŭzo ĝeni min, ĉar ni - kiel kontraŭuloj de Hitler - ne lasis silentigi nin. Sed antaŭ ĉio fraŭlino Saxl konsilis al mi membriĝi en unu el la multaj Esperanto-grupoj, kaj ŝi rekomendis al mi la Cseh-grupon, kiu kunvenis ĉiulunde en la Café Braun (kafejo Braŭn) en la Charlottenstraße proksime al la Leipziger Straße.
 
Tien mi iris unuafoje la 27an de Junio en 1932. Mi baldaŭ tre bone fartis tie kaj konatiĝis iom post iom kun la unuopaj membroj. Iu sinjoro Walther estis la estro de la grupo - tre agrabla maljuneta sinjoro. Pliaj nomoj: s-ro Münz, s-ro Reiche, la geedza paro Schwerin, [[Käthe Klingsporn]], [[Gerfried Reinhold ]] k. a. Ankaŭ la Esperanto-geinstruistoj s-ro Glück, f-ino Margarete Saxl kaj [[Margarete Glaser]] kaj krome iu d-ro Fischer, kiuj ĉiuj jam agis eksterlande, prefere en Nederlando kaj Norvegio, apartenis al ili. Estis tre societeme en la grupo, somere estis entreprenataj ekskursoj kaj en vintro veturadoj per luĝoj kaj glitveturiloj. Kaj mi tie konatiĝis kun mia edzo, [[Walter Kermann]], elektro-inĝeniero. En Aprilo 1934 ni geedziĝis kaj vizitis, kiel malfruigita geedziĝa-vojaĝo, kune kun aliaj membroj de nia grupo, komence de Aŭgusto 1934 la Esperanto-kongreson en Stockholm kun antaŭkongreso en Oslo. Estis granda travivaĵo por ni, ke homoj el ĉirkaŭ 30 nacioj povis interkompreniĝi per unusola lingvo. Oni prelegis, okazis diskutoj ĉie, ekskursoj kaj ŝipveturadoj kondukis en la belan ĉirkaŭaĵon. Inter aliaj mia edzo ankaŭ faris foton de membroj de la familio Zamenhof, inter ili de iu Lidia Zamenhof.
 
Ĉiulunde ni veturis al la grupvespero. Intertempe ja nun estis veninta sur nin la „Tria Regno“, en kiu iom post iom klariĝis por ĉiu, kion tio signifis por judoj. Antaŭe ni nur sciis pri ni reciproke, ke ni estis bonaj germanoj. Nun subite kristaliĝis, kiu estis judo kaj kiu estis „arjo“. Memkompreneble ĉe ni neniu fremdiĝo estis sentebla, kontraŭe: Ni pli intime kunligiĝis ol antaŭe. Kelkaj elmigris. Sinjoron Münz allogis London. Selma Levy iris al Izraelo, familio Schwerin elmigris al Sidney en Aŭstralio, kaj ni restis ligitaj al ili per vigla korespondado ĝis ilia vivfino (1990). Dufoje ili ankoraŭ venis al Germanio. En 1967 kaj en 69 ni renkontis ilin en Titisee/Schwarzwald kaj en Berlin.
Ni mem foriris el Berlin en 1939, kiam mia edzo akceptis laboron ĉe Rosenthal-Isolatoren en Selb. Sed kun niaj plej fidelaj Esperanto-geamikoj ni plue estis ligitaj.
 
Mia edzo ja estis instigita de amiko el la tagoj de sia juneco lerni Esperanton ĉe sinjoro Glück. Pere de tiu ĉi amiko, [[Kurt Hermann Schmidt]], ni restis dum ĉiuj tiuj jaroj ligitaj al Esperanto, ĉar li ĉiujn siajn leterojn skribis en Esperanto, kaj mi ilin ĉiam scipovis legi. Ankaŭ la de li legitajn ĵurnalojn li transsendis al ni, kaj mi nun sendas ilin al mia parenco, sinjoro d-ro Peter Ruff. Tiu ĉi Kurt Schmidt la 19-an de Novembro 88-jariĝos, kaj mi lin petis, ankaŭ sendi raporton al vi. Ĉu li faros tion? Mi esperas. Al la Berlina Esperanto-Ligo mi deziras pluan floradon kaj prosperon kaj multajn novajn membrojn!.
 
[[Kategorio:Esperanto en Berlin]]