Rutenoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 1:
'''
La popolo konsistigas la plej okcidentan branĉon de orientaj [[slavo]]j; ĝi estas juna [[nacio]] kun maljunaj [[radiko]]j. Oni povas konsideri la popolon transiro inter [[slovakoj]] kaj [[ukrainoj]] kun iuj polaj konturoj. (Slovakoj povas konsideri ilin kiel ukrainoj, poloj kiel slovakoj aŭ ukrainoj k.s.). Ili neniam havis sian propran [[ŝtato]]n. Origine la antaŭuloj de nuntempaj popolanoj vivas nur en parto de Okcidentaj kaj Orientaj [[Karpatoj]], sur la nordaj kaj sudaj deklivoj kaj iam en apudaj lokoj de [[Slovakio]], [[Pollando]], [[Ukrainio]], [[Rumanio]] kaj [[Hungario]]. De ĉi loko ili migradis al [[Serbio]] ([[Vojvodino]]), kaj ĉefe dum fino de 19-a jarcento kaj komenco de 20-a jarcento multe da popolanoj precipe pro la ekonomiaj kaŭzoj elmigradis al [[Usono]] kaj [[Kanado]]. Iuj diasporoj vivas en [[Ĉeĥio]] kaj [[Kroatio]].
|