Elias Ashmole: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Cayley (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|right|Elias Ashmole, ĉ. 1688, laŭ John Riley: detalo de portreto en la [[Nacia Portretgalerio (Britio)]] '''Elias Ashmole''' (la 23-an de maj... |
Cayley (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 7:
Dum la [[Angla enlanda milito]] Ashmole subtenis la reĝon, sed, komence de la militado, li loĝis kviete ĉe la domo de sia bopatro Peter Mainwaring en Smallwood, [[Cheshire]], ĝis 1644, kiam li iĝis la reĝa komisaro de Lichfield. Post nelonge li iĝis kanonara oficiro en Oksfordo, loĝante en [[Brasenose College]]. Li dediĉis sian liberan tempon al la matematiko, la fiziko, la astrologio, la astronomio kaj aliaj studoj. En 1645 oni nomumis lin komisaro de akcizo ĉe [[Worcester]], kie li ankaŭ estis infanteria kapitano, kvankam ŝajnas ke li mem neniam batalis.
Post la cedo de Worcester al parlamenta armeo en julio 1646 li denove retiris sin al Cheshire. Survoje li iĝis framasono en Lichfield, kaj en lia taglibro estis inter la unuaj mencioj de la angla framasoneco. Li deziris avantaĝan edziĝon, kaj en 1649 li edziĝis kun riĉa vidvino, Mary, Lordino Mainwaring, kiu havis dudek jarojn pli io li. La paro ne harmonie kunvivis, kaj Mary malsukcese petis ĵuristan apartigon kaj alimenton. Per tiu edziĝo Ashmole gajnis la bienojn de ŝia unua edzo, kaj li nun estis sufiĉe riĉa por esplori siajn interesojn kaj por avide kolekti. Dum la 1650-a jardeko li studis la alĥemion, pri kiu li verkis librojn, kaj la botanion. Li amikiĝis kun
La 1-an de aprilo 1668 mortis Lordino Mainwaring. La saman jaron, la 3-an de novembro, Ashmole denove edziĝis, kun Elizabeth Dugdale, filino de sia amiko Kavaliro William Dugdale, kiu ankaŭ estis antikvisto kaj heroldo de blazonoj.
|