i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Cayley!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Petr Tomasovsky@diskkont 15:59, 5. Okt 2007 (UTC)

Pri la uzo de krampoj en artikoltitoloj redakti

Saluton Cayley,

Dankon pro viaj lastatempaj, interesaj artikoloj. Mi nur volas atentigi vin pri tio, ke oni normale uzu krampojn por apartigi du artikolojn kun la sama titolo : do "King's College (Kembriĝo)" kaj ne "King's College, Kembriĝo". Komoj estas uzendaj nur en la anglalingva Vikipedio. Antaŭdankas vin Thomas Guibal 16:32, 10. Apr 2008 (UTC)

Bonvenon revizianto redakti


Aldono de datinformoj redakti

Cayley, dankon pro via aldono de datinformoj al Vikipedio: ekz-e Aelfheah de Canterbury. Dankon! -- Yekrats 15:37, 8. Apr 2009 (UTC)

Biografiaj datoj de morto kaj naskiĝo redakti

Cayley, dankon por via laboro enigi datojn in jaroj! Ĉu vi ankaŭ aldoni la naskiĝodato en la jaroj? (Se dato ne estas konata, la noto "(n. nekonata)" estas ankaŭ utila.) Vidu ekzemplo. Dankon! -- Yekrats 14:39, 22. Jun 2009 (UTC)

Apartigiloj redakti

Saluton!

Kreante apartigilajn paĝojn, bonvolu uzi ŝablonon {{apartigilo}}, sed ne metu simple kategorion [[Kategorio:Apartigiloj]].

Ekzemple mi korektis vian artikolon: [1].

Ĉi tio bezonatas por vera funkciado de intervikiaj robotoj, kiuj metas interlingvajn ligilojn.

Maksim 05:57, 13. Sep 2009 (UTC)

Saluton Michael! Ĉu vi ankoraŭ estas aktiva en tiu ĉi vikipedio? Mi vidis ke vi redaktis artikolon Ealhmund kiu troviĝas inter aro da tradukendaj artikoloj de Defio "Derby". Se vi ankoraŭ estas aktiva, ĉu vi bonvolas partopreni kreotan Esperanto-teamon por partopreni la defion (detaloj troviĝas en Diskutejo). Antaŭdankojn --Dominik 06:12, 9 Maj. 2011 (UTC)